Ĝuangzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zhuangzi.jpg

Ĝuangzio (-369 al -286) (ĉine, 莊子 Zhuangzi ankaŭ Zhuang Zhou) estis grava ĉina filozofo kiu disvolvis la taoismon de Laozio kaj, per tio, la unuan metafizikon de Ĉinio (la sola en Ĉinio ja ĝis la alveno de budhismo). Li estas la Sankta PaŭloPlatono de taoismo. Spite lian severan logikon, li instruis per fabeloj ĉarmaj kaj imagoplenaj. Same kiel la verkoj de Platono, lia verko estas konsiderata profunda filozofio kaj ankaŭ tre bona literaturo.

Ĝuangzio staris forte kontraŭ la ideo de la bona vivo kiel afero de moralo kaj reguloj, de devo kaj amo, la ideo de Konfuceo. Li instruis relativismon kaj la negravecon de la mondo — "la polvo de la mondo".

Foje Ĝuangzio sonĝis, ke li fariĝis fluganta papilio. Vekiĝinte li ekdubis: "Ĉu mi fariĝis papilio en mia sonĝo aŭ la papilio fariĝis Ĝuangzio en sia sonĝo?"

Tiun problemon ilustris la hungara poeto Lőrinc Szabó en "Sonĝo de Ĝuang Dzi".

Laŭ Ĝuangzio, la saĝulo vidas preter la trompema multeco de la mondo — dekstra kaj maldekstra, bona kaj malbona, la malmola kaj la blanka, eĉ papilio kaj homo, vivo kaj morto — kaj vidas la Unuon, la Taon. Li unuigas sin al ĝi kaj iras preter vivo kaj morto al stato de nenieco kaj perfekteco.

Tiele Ĝuangzio senintence pretigis la teron de Ĉinio por budhismo kaj zenismo. Taoismo poste fariĝis religio de dioj, kultoj, temploj, monaĥoj, alĥemio, sed la vera baptofilo de Ĝuangzio ne estis tia popola taoismo, sed zenismo.

Ĝuangzio estis malriĉa — li ofte subtenis sin per fiŝhokado kaj ŝufarado. Sed li legis ĉiujn librojn troveblajn. Kaj super ĉiuj, li ŝatis la mallongan sed tre profundan libron de Laozio. Li fariĝis saĝulo, kiu disvolvis la filozofion de Laozio, fondinte taoismon kiel skolo de filozofio, la ĉefa kontraŭ konfuceismo. Kie konfuceismo estis laŭmonda, Ĝaungzio estis mistika; kie konfuceismo sin okupis pri leĝo, moralo kaj regnestro, Ĝuangzio sin okupis pri la plej alta realo — la Tao — kaj kiel homo povu unuigi sin al ĝi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĝaungzio estas ankaŭ la titolo de lia sola verko. Ĝi enhavas 33 ĉapitrojn. La unuaj sep ĉapitroj, la "internaj ĉapitroj", sendube venis el lia plumo, sed la ceteraj, laŭ kleruloj de nia epoko, estis verkitaj de liaj lernantoj: la ĉapitroj parolas pri personoj, kiuj vivis post la morto de Ĝuangzio, kaj ilia kontraŭ-konfuceismo estas pli forta. Sed la stilo kaj ĉarmo de iuj postaj ĉapitroj ŝajnas tiu de Ĝuangzio.

Ĝuangzio, per demandoj, diskutoj kaj fabeloj, kondukas la leganton al kompreno pri la Tao, kompreno super vortoj, kaj montras kiel la Tao estas atingita en la nuna vivo.

Vi ne povas paroli pri glacio al somera insekto,
kiu estas limigita de sia mallonga vivo.
Vi ne povas paroli pri tao al klerulo,
kiu estas limigita de sia scio.

La Tao ne estas afero de vortoj aŭ difinoj, sed sperto pri la plejalta realo.

Vi pensas, ke vi povas trovi la veron per senĉesa diskuto kaj disputo!
Tio estas kvazaŭ alrigardo al la ĉielo per tubo.

Laŭ Ĝuangzio, riĉo, famo, potenco, virto, eĉ nigro kaj blanko, bono kaj malbono, vivo kaj morto, estas efemeraj kaj supraĵaj. La saĝulo iras preter la multeco de la mondo por atingi ĝian surbazan unuecon, la Taon, la radiko, la koro, la centra, plejalta realo de la mondo, de nia esteco mem, la celo de nia vivo. En ĝi ni trovos pacon, en ĝi ni trovos la plejaltan ekzistecon. Kiam ni unuiĝas kun la Tao, la blanka kaj la nigra, vivo kaj morto, malaperos, jam ne gravas, kaj ni ekzistas en stato de perfekteco kaj nenieco.

— Ne-penso kaj ripozo en nenio estas la unua paŝo al ripozo en la Tao.

— Rigardu la fenestron: ĝi nur estas truo en la muro,
sed pro ĝi la tuta ĉambro estas plena de lumo.
Tial kiam la menso estas malplena
la koro estas plena de lumo.

— Granda scio vidas ĉion en unuo;
Malgranda scio multiĝas.

— Se vi povas malplenigi vian boaton
transirantan la riveron de la mondo,
neniu kontraŭstaros vin,
neniu celos malbonigi vin.
Kiu homo povas liberigi sin de atingoj, de famo,
subiri kaj perdiĝi en la amaso de homoj?
Li fluos kiel la Tao, ne vidita, li iros kiel Vivo mem
sen nomo kaj sen hejmo.
Simpla estas li, sen distingo. Li ŝajnas malsaĝulo.
Liaj paŝoj estas sen spuro. Potenco mankas al li.
Li atingas nenion, li ne havas bonfamon.
Ĉar li juĝas neniun, neniu juĝas lin.
Tiele estos la homo perfekta.
Lia boato estas malplena.

Ĝuangzio tamen ne sidas sur monto en senĉesa meditado. Li fiŝhokis, manĝis, kantis, instruis, amikiĝis, ktp. Sed li ne sin okupis pri riĉo kaj honoro:

Ĝuangzio estis fiŝhokanta sur la Rivero Pu kiam la Princo de Ĉuo sendis du altajn oficistojn por viziti lin kaj diri, "Nia Princo deziras ŝarĝi vin kun la administrado de la regno Ĉuo." Ĝuangzio fiŝhokis sen paŭzo kaj ne turnis la kapon, sed diris, "Mi aŭdis, ke en Ĉuo estis sankta testudo kiu mortis kiam ĝi havis tri mil jarojn. La princo zorgeme konservis la testudon en kesto en la templo de siaj prapatroj. Nu, ĉu la testudo dezirus morton kun kadavro profunde respektata aŭ vivon kun vosto svinganta en la koto?"

"Ĝi dezirus vivon", respondis la du oficistoj, "kaj svingi la voston en la koto".

"Foriru!", kriis Ĝuangzio, "Mi ankaŭ svingos mian voston en la koto".

Naturo de homo: homa naturo kaj naturo ĝenerale estas bona, ĉar naturo senkonscie sekvas la Taon. Antaŭ la alveno de reĝoj kaj saĝuloj, antaŭ leĝo kaj moralo, homoj loĝis en paco en ora epoko, la epoko de Perfekta Naturo. La mizero de la mondo venis kiam la reĝoj kaj saĝuloj penis plibonigi homojn. (Komparu Rousseau). Sed la moralo, la amo kaj devo, kiu faras la sanktulon ankaŭ faras la ŝteliston. Bono naskas malbonon, kaj inverse.

Bono kaj malbono estas relativa, tial unu ne povas ekzisti sen la alia, kiel mastro kaj sklavo, patro kaj filo, reĝo kaj reĝlando.

Plue, amo kaj devo iras kontraŭ la naturo de homo, do faras homojn torditajn kaj perditajn kaj landon malfeliĉan.

Se sanktuloj ne mortos, rabistoj ne malaperos.

Vero: ekster la Tao, absoluta vero estas super la atingo de homo. En la multeco de la mondo, ĉio estas relativa. La filozofoj disputos senfine pri la bono kaj malbono ĉar ne ekzistas iu ajn universala, absoluta vidpunkto por juĝi prave. La absoluta moralo de Konfuceo estas vana revo. La parabolo pri la papilio estas la trafa esprimo de la relativismo de Ĝuangzio: ĉar la roko de lia vivo ne estas en la trompemaj efemeraĵoj de la mondo, ne estas en homo aŭ papilio, sed en la Tao.

Post morto[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Ĝuangzio, taoismo ne multe ŝanĝiĝis ĝis la alveno de budhismo al Ĉinio. Budhismo interpretita laŭ taoismo fariĝis zenismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.