Tutmonda diluvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Diluvo de Gustave Doré.

Tutmonda diluvo aŭ simple diluvo estas mita superakvego, kiu iam kovris "ĉiujn altajn montojn" kaj pereigis ĉion vivan sur la tero.

En la Biblio[redakti | redakti fonton]

Tia legendo estas menciita ankaŭ en la Malnova Testamento de la Biblio. Ĉi tie ĝi estas prezentita kiel puno, per kiu Javeo punis la homaron pro ties pekoj. Laŭ la Biblio, en la libro Genezo ĉapitroj 6-8, Javeo avertis pri la inundo la piulon Noa kaj ordonis al li konstrui arkeon, sur kiu Noa saviĝis kun sia familio. Sur la sama arkeo Noa laŭ la ordono de Javeo savis "el ĉiu karno po unu paron". Tiel estis savitaj la homaro kaj ĉiuj bestoj.

Nebibliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Je realeco de la biblia mito la sciencistoj kredis ĝis la unua duono de la 19-a jarcento. Sed tiam oni trovis, ke la mito venis al hebreoj el Mezopotamio. En 1872 la asiriologo D. Smit trovis inter la restaĵoj de la biblioteko de la asira reĝo Asurbanipalo (7-a jarcento a.K.) tre antikvan argil-tabuleton kun fragmento de la "Eposo pri Gilgameŝo" (duonlegenda reganto de la urbo Uruko en Sumero (ĉ. 27-a jarcento a.K.). Sur la tabulo estis skribita la rakonto pri la inundo, pereiginta "la tutan homaron". Multaj detaloj de la rakonto koincidas kun tiuj el la biblia versio. Komence de la 20-a jarcento dum fosado de la sumera urbo Nipuro estis trovita ankoraŭ unu tabelo, kiu same temas pri la tutmonda inundo.

Poste estis trovitaj arkeologiaj konfirmoj pri la ekzisto de la "inundoj". En 1922 la 34-jara angla arkeologo Woolly, fosante en unu el la plej antikvaj sumeraj urboj, Uro, malkovris sub la kulur-portaj tavoloj (facoj) la spurojn de grandega inundo (la tavolo de sablo kaj ŝlimo estis 2 metrojn dika). Pli poste oni ĝustigis, ke okazis kelkaj tiaj katastrofaj inundoj antaŭ ĉ. 5.000 jaroj. La inundoj kovris areon 600-km longan kaj 150-km larĝan, t.e. ili kovris fakte la tutan malaltaĵon de Mezopotamio (kiu ja estis por ĝiaj loĝantoj "la tuta mondo"). Plej verŝajne, ĝuste tiuj inundoj naskis la sumeran miton pri la tutmonda inundo, kiu poste tra Babilonio kaj Asirio trafis la hebreojn. Memkompreneble, nenia inundo povintus kovri la tutan teron kun "altaj montoj" - tioma kvanto da akvo simple ne ekzistas.

Aliaj "tutmondaj diluvoj"[redakti | redakti fonton]

Similajn mitojn pri inundego havas preskaŭ ĉiuj popoloj de la mondo: en Hindio, Azio, Aŭstralio, centra kaj suda Ameriko. Estas ĝenerale konsiderate, ke tiaj mitoj havas realan bazon, ligitan al naturaj fenomenoj: cunamoj, inundoj kaŭzitaj de tropikaj ciklonoj, alta akvo en riveroj ktp.

Krom tio, en la 1970-aj jaroj de la 20-a jarcento estis trovita alia mekanismo, kiu povas estigi mondskalajn inundojn. Temas pri rapidaj kaj grandegaj laŭ la areo moviĝoj de bretaj (subakvaj) antarktaj glacioj, kio kondukas al ĵeto de grandegaj glaci-masoj en la oceanon. Tio, siavice, povas estigi ondegon, kiu levos la ocean-nivelon tra la tuta mondo je kelkaj metroj. Laŭ la pritaksoj, faritaj de geologoj en historio, tiaj moviĝoj okazis inter 5130 a.K. kaj 4700 a.K., kio bone korespondas al la sumera okazaĵo. Tio signifas, ke la antikvaj mitoj havas realan bazon, sed ili priskribas la realon eble pli terura, ol ĝi vere estis.

Teorio pri kometo[redakti | redakti fonton]

La geologo Alexander Tollmann havas unu el la plej interesaj teorioj, laŭ kiu okazis alproksimiĝo de kometo al la tero antaŭ 9.550 jaroj.

Kiam la kometo estis jam proksima ĝi disfalis - pro la gravito de la tero kaj la suno - en sep pecojn. Ĉiu el la kometeroj havis sian tipan voston, kiu poste en la legendoj aperis simbolforme kiel draka vosto (Ĉinio) aŭ serpento (Biblio). La "kapo" de la kometo konsistis ĉefe el akvo-glacio, kaj parte el polvo kaj ŝtonoj. Sep plej grandaj pecoj trafis la oceanojn: unu sud-oriente de Aŭstralio: sur tiu kontinento oni trovas tektitojn, kiuj estas ŝtonoj, kiuj estiĝis pro la varmego kaŭzita de la surbato. En la legendoj de la pra-aŭstralianoj oni parolas pri fajro, kiu plenigis la tutan ĉielon ĝis la tero. Pro doloro la homoj freneziĝis kaj unuj lance mortigis la aliajn. La dua ero trafis la oceanon oriente de Vjetnamo. Sude de Hindio tria peco falis enakven, du pliaj en la Atlantikon, du en la Pacifikon.

Ĉirkaŭ la enbatoj disvastiĝis aerprema ondo rapida 1000 km hore, kiu renversis kaj bruligis arbarojn, levis kaj forportis ŝtonojn. Sekvis diluvo. Grandaj partoj de la kontinentoj pro ondegoj subakviĝis. Proksime de la trafpunktoj la ondoj estis altaj kelkajn kilometrojn, ĉe kelkaj marbordoj nur 100 metrojn, sed oni scias, ke surteriĝanta ondo rimarkinde plialtiĝas·kaj kapablas supreniri montegon.