Tefnut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tefnut
Tefnut reprezentita en la Libro de mortintoj de Ani.
Tefnut reprezentita en la Libro de mortintoj de Ani.
akva dio • egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
t
f
n
t
I13
Transskribo Tefenet
Kulto
Centro de kulto Heliopolo, Hermopolo,
Familio
Gepatroj ReoAtumo, Iusaset
Patro Geb
Gefratoj Ŝu, Maat, Hatoro
Edzo/Edzino Ŝuo
Infanoj Geb, Setho, Nut
simbolo leono, flamengo
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Tefnut
vdr

Tefnut , diino kiu personigas la humidon, reprezentas la roson kiu vivigas kaj la korpajn procezojn kiuj produktas humidon. Asociita al la militaj diaĵoj, al la suna okulo, de Reo, kaj al la ureuso (sunoporta serpento), en la egipta mitologio[1].

Tefnut estis kutime bildigita kiel virino kun kapo de leonino, kun la sundisko kaj du ureusoj, la sceptro kaj la ansa kruco. En akompano de Ŝuo, kiel du leonoj; kaj kun formo de flamengo, en Buto[2].

Ŝi estis filino de Reo, patrino de Geb kaj Nut. Ŝi estis fratino kaj edzino de Ŝuo (kiu reprezentas la sekan aeron), iĝante tiel la unua paro de la heliopola Eneado.

Ĉagrenita pro Reo ŝi foriris al Nubio; Ŝuo kaj Toto iris serĉi ŝin, kaj sukcesis ke ŝi revenu al Egiptio, favorante tiel la inundojn. Ŝi disdonis la spiron al la mortintoj.

Dum la Meza Egipta Imperio ŝi estis identigita kun Maat. En la malfrua periodo de Egiptio estis kun Seĥmeta, Bastet, Nehemetauej de Hermopolo, Menhit de Latopolo kaj Apset de Nubio.

Ŝi estis kultata en Oksirinĥo kaj Leontopolo. Parto de Dendero estis nomata Domo de Tefnut. En Buto, kune al Ŝuo, estis adorata kiel flamengo[3] .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Routledge Dictionary of Egyptian Gods and Goddesses, George Hart ISBN 0-415-34495-6 angle
  2. Tefnut. Henadology. angle
  3. Pinch, Geraldine. (2002) Handbook of Egyptian Mythology. ABC-CLIO. ISBN 1-57607-242-8.angle