Atumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Atumo
Atumo
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
t
U15
A40
Kulto
Centro de kulto Heliopolo
Familio
Gepatroj Nut
simbolo serpento
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Atum
v  d  r
Information icon.svg

Atumo (aŭ Atum, alternative ankaŭ literumita Tem, Temu, Tum, kaj Atem) estas grava diaĵo en la egipta mitologio, kies kulto centriĝis en la urbo Heliopolo. Lia nomo probable devenas de la vorto 'tem', kiu signifas "kompletigi" aŭ "fini". Tiel li interpretiĝis estis la "kompletulo" kaj ankaŭ la "finanto de la mondo", kiun li retransformigas al akva malordo fine de la krea ciklo. Kiel kreanto li kompreniĝis kiel la fundamenta substanco de la monto, kaj la aliaj diaĵoj kaj mondaj vivaĵoj estu el lia karno[1].

Atumo estas unu el la plej gravaj kaj plej ofte menciata diaĵoj el la fruaj tempoj de antikva Egiptio, kiun substrekas la ofteco de lia mencio en la piramidaj tekstoj, kie li estas protretita kiel kaj kreanto de la mondo kaj patro de la faraono. Li kutime bildiĝas aŭ kiel viro portanta la reĝan kapotukon aŭ la dupartan blankan kaj ruĝan kronon de Supra kaj Malsupra Egiptioj, fortigante sian konekton kun reĝeco. Foje li ankaŭ bildiĝas en la formo de serpento, ĉar tiun formon li laŭ la mitologio alprenos fine de la krea ciklo, kaj fojfoje ankaŭ kiel mungotedo, leono, taŭro, lacertosimio[2].

En la Heliopola kosmogonio establiĝinta dum la sepa dinastio de Egiptio, li konsideriĝis la unua dio, kiu kreis sin mem, sidante sur insuleto en la unuaj akvoj. Laŭ fruaj mitoj, li kreis la dion Ŝuo kaj diinon Tefnuto, ejakulante en sian propran buŝon kaj tiel gravedigante sin (li konsideriĝis hermafrodito, ĉar lia nomo ja signifis "la kompleta"). Alia kredo interpretis, ke Ŝuo kaj Tefnuto estis kreitaj per seksumado de Atumo kun la diino Iusaseto, kiu priskribiĝis esti lia ombro. Konsekvence, Iusaseto vidiĝis la patrino kaj avino de la pli postaj aliaj dioj. La forto, rezistopovo, medicinaj ecoj kaj la karakterizaĵo esti manĝebla, gvidis la arbon akacio esti la "arbo de vivo", kaj la plej aĝa akacio en la norda proksimeco de la urbo Heliopolo estis supozata la naskoloko de la dioj. Tiel, kiel patrino kaj avino de la aliaj dioj, Iusaseto konsideriĝis la posedantino de la "arbo de vivo"[3][4][5].

En la Malnova Regno la egiptianoj kredis ke Atumo levigis la animon de la morta faraono de lia piramido al la ĉielo.[6]. En la Nova Regno, la mito de Atumo intermiksiĝis kun tiu de la dio Reo (Ra), kiu ankaŭ konsideriĝis suna dio, kaj la du identecoj miksiĝis en diaĵo nomata Atum-Ra (Atumo-Reo). Sed Reo konsideriĝis esti la suno entute, dum Atumo ricevis la rolon simboligi la vesperan sunon ĉe sunsubiro (kaj do bildiĝis kiel maljuna viro, apogiĝanta sur bastono), kaj la plia diaĵo Ĥepera vidiĝis la suno ĉe sunleviĝo[7].

Laŭ la origina kredo, laŭ kiu Atumo estis la sola dekomenca diaĵo, la juna dio Nefertumo - kvazaŭ unu aspekto de Atumo - reprezentis la matenan sunleviĝon, kaj ĉar Atumo estis leviĝinta el la unuaj akvoj en la burĝono de egiptia blua nila nimfeo, Nefertumo asociiĝis kun tiu floro, kiu ĝenerale multe uziĝis en la arto, religio kaj literaturo de antikva Egiptio[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilkinson, Richard H. (2003). The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. pp. 99–101 angle
  2. The British Museum. Picture List. Alirita 4 April 2012. angle
  3. Dictionary of Deities and Demons in the Bible 2nd edition, 1999, p. 121
  4. Ellis, Normandi ♦ Dreams of Isis: A Woman's Spiritual Sojourn p. 128 angle
  5. Bernal, Martin ♦ Black Athena: the Afroasiatic roots of classical civilization p. 468 angle
  6. http://www.philae.nu/akhet/NetjeruA.html#Atum pri la diaĵo angle
  7. Dictionary of Deities and Demons in the Bible 2nd edition, 1999, p. 123 angle
  8. Pinch, Geraldine (2004). Egyptian Mythology: A Guide to the Gods, Goddesses, and Traditions of Ancient Egypt. Oxford University Press. pp. 63–64 angle