Seĥmeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Du statuoj de Seĥmeta, Egipta Muzeo de Berlino.

Seĥmeta estas egipta diino kiu havas virino-korpon kaj leonino-kapon. Ŝi estas fratino de Basteta.

Signifo[redakti | redakti fonton]

En la antikva Egiptio Seĥmeta estis diino de la milito, de la malsano, sed ankaŭ de la kuracado. Oni timis ŝin, ĉar oni kredis, ke ŝi alportis disputojn, epidemiojn kaj eĉ la morton kaj oni konsideris ŝin sovaĝa, militema kaj teruriga. Sed se sacerdotoj trankviligis ŝin per preĝoj, ŝi forprenus ĉiujn minacojn.

Reprezentado[redakti | redakti fonton]

Seĥmeta en la templo Kôm Ombo

Oni prezentis tiun diinon en formo de virino kun leonina kapo. Sur la kapo ŝi portas la sundiskon kun la serpento kiu kraĉis fajron al tiuj kiujn la diino volas puni.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Amenhotep la 3-a starigis en la templo Mut en Karnak ĉirkaŭ 700 statuoj de Seĥmeta. Laŭ opinio de kelkaj esploristoj la statuoj servis la diinkulton laŭ la jaro: antaŭ ĉiu statuo oni preĝis dum la diversaj tagoj de la jaro por trankviligi ŝin; estis almenaŭ unu tia preĝo dum ĉiu tago. Aliaj esploristoj opinias, ke la templo malhelpis grandan danĝeron, eble la peston. Kiel pruvo ili rigardas multaj rapide entombigitaj mortintoj kaj pestpreĝoj de la najbaraj popoloj, kiuj priskribas malsanajn egiptojn. Dek el tiuj statuoj troviĝas hodiaŭ en la Louvre en Parizo.

Egipta mitologio[redakti | redakti fonton]

La diino Seĥmeta

En la egipta mitologio Seĥmeta estas filino de Rao, edzino de Ptaho kaj patrino de Nefertumo. Kiel okulo de Rao Seĥmeta devas puni la homojn, kiuj malobeis Raon. Sed ŝi forglutas tiom da homoj, ke Rao timas, ke ŝi mortigos ĉiujn. Li revokas ŝin, sed Seĥmeta restas sur la tero. Tiam Rao ruzas: li verŝigas miksaĵon el ruĝa farbo kaj biero sur la grundon; Seĥmet kredas ke temas pri sango kaj ŝi avide trinkas. Ebria ŝi reiras al Rao kaj fine trankviliĝas denove

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]