Karnak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la egiptia loko Karnak. Ĝi ne konfuziĝu kun la loko Carnac en la francia region Bretonio, fama pro siaj vicoj de menhiroj

vasta friso en la templo de Amon-Reo
vasta friso en la templo de Amon-Reo
panorama de la granda kolona halo en la templo de Amon-Reo
panorama de la granda kolona halo en la templo de Amon-Reo
Karnak
arkeologia loko [+]

Koordinatoj25° 43′ 7″ N, 32° 39′ 27″ O (mapo)25.7187432.6574Koordinatoj: 25° 43′ 7″ N, 32° 39′ 27″ O (mapo)
Areo0,7 km² (69,86 ha) [+]

Estiĝo-3200

Karnak (Egiptio)
Karnak (Egiptio)
DEC
Karnak
Karnak

Map
Karnak
Vikimedia Komunejo:  Karnak temple complex [+]
vdr

Karnak (arabe الكرنك, al-Karnak - "fortikita vilaĝo") estas loĝloko en Supra Egiptio, ĉe la orienta bordo de la rivero Nilo, proksimume 2,5 kilometrojn norde de la urbo Luksoro. La loko Karnak aparte famas pro la plej granda konservita templaro de antikva Egiptio. La loĝloko ricevis sia nomon pro la altaj muroj, kiuj imprese ĉirkaŭas la templon[1]. La tri templaj kompleksoj de Karnak ampleksas la nordan parton de la antikva urbo Tebo.

Templaj kompleksoj de Karnak[redakti | redakti fonton]

steleo en Karnak, fotita ĉirkaŭ la jaro 1850 de Maxime Du Camp

La templaro konsistas el tri distriktoj ĉirkaŭitaj per muroj - la distrikto de la dio Amon-Reo, la distrikto de la falkokapa dio Montuo kaj la distrikto de la diino Muto. Krom tiuj tri grandaj templaj areoj ankoraŭ ekzistas templo de la dio Atono, kiun la faraono Aĥnatono konstruigis en la sesa jaro de sia regado en Karnak.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Kühn: "Karnak - Himmel auf Erden" (germane: "Karnak - ĉielo surtere") en "Kemet" kajero 1, 2001, ISSN 0943-5972