Libro de mortintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kronologio de
antikva Egiptio


Double crown.svg

Temaj artikoloj

Egiptologio · Egiptaj dinastioj · Egiptoj
Faraono · Hieroglifoj · Religio
Skribarto · Politika administrado
Antikvaj nomoj de Egiptio

Antaŭdinastia epoko

Dinastia raso
Bau el Pe kaj Neĥen · Nakado · Neĥen

Arkaika epoko

1-a, 2-a dinastio
Cenej · Maat · Meni · Sereĥ

Malnova imperio

3-a, 4-a, 5-a, 6-a dinastio
Piramidoj · Suntemplo · Tekstoj de piramidoj

Unua meza periodo

7-a, 8-a, 9-a, 10-a, 11-a dinastio
Libroj de saĝaj konsiloj en la vivon

Meza imperio

12-a dinastio
Oazo Fajumo · Tekstoj de ĉerkoj

Dua meza periodo

13-a, 14-a, 15-a, 16-a, 17-a dinastio
Hatueret · Hiksosoj

Nova imperio

18-a, 19-a, 20-a dinastio
Amarna periodo · Amono · Atono
Libro de mortintoj · Veset

Tria meza periodo

21-a, 22-a, 23-a, 24-a, 25-a dinastio,
Dia edzino · Vesetaj grandpastroj

Malfrua epoko

26-a, 27-a, 28-a, 29-a, 30-a dinastio
2-a persia superregado
Naukratis · Mammisi · Saja renesanco

Grekia-romia epoko

Makedonia dinastio, Ptolemeidoj
Aegyptus · Aleksandrio · Demotika kroniko
Hermetismo · Manehto
Múseion · Ptolemea Egiptio · Serapis

Rilataj artikoloj
Portalo pri Antikva Egiptio

Eye of Horus bw.svg
Redaktu la ŝablonon
Libro de mortintoj

Libro de mortintoj estas kolekto de 200 sorĉformuloj (ĉapitroj) estiĝinta fine de la dua intermita periodo en Egipto (proksimume en 1550 a. K.). Sed la malnovepokaj egiptanoj markis ĝin per la nomo "Formulo por elirado dum la tago". Temas pri aro da tekstoj, kiu fakte anstataŭis uzadon de Tekstoj de piramidoj kaj de Teksto de ĉerkoj, ĉar plurfoje ili estis pli alireblaj. Libro de mortintoj estas disvastigita versio de Teksto de ĉerkoj.

La tuta libro enhavis 200 sorĉformulojn, sed familio de la mortinto povis elekti, pri kiuj kaj je kiom da sorĉformuloj ili havas intereson.

La tekstoj estis plimulte verkitaj sur papirusaj volvaĵoj, sed kelkaj sorĉformuloj povis esti skribitaj rekte sur ĉerkoj, amuletoj, sur muroj de kriptoj, sur statuetoj kaj sur statuoj. La papirusaj volvaĵoj estadis lokigitaj en la ĉerko apud la korpo aŭ ili estis pakumitaj en bandaĝoj de la mumio. Iam ili ankaŭ estis enmetataj en kavajn statuetoj de Ptah-Sokar-Oziriso, memfida sepulta diaro. Kutime la tekstoj estis skribitaj per hieroglifa skribaĵo, sed ili povis esti ankaŭ skribitaj per kursivo, hieratikodemotiko kaj ili estis akompanataj de koloraj ilustraĵoj aŭ vinjetoj.

Celo de la libro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa celo de Libro de mortintoj estis doni al la mortinto kolekton de sorĉformuloj, kiuj devis certigi sendanĝeran transiron en postmortan vivon. En la sorĉformuloj dominis kulto de Oziriso. La celo estis identigo kun tiu ĉi dio, ĉar ĝuste Oziriso decidis pri kapableco al la postmorta vivo. La tekstoj donas valorajn konsilojn pri tio, kiam kaj kien devas esti lokigitaj amuletoj dum mumiigo, ili esprimas imagon de egiptanoj pri la postmorta vivo. La plej grava ĉapitro de Libro de mortintoj eble estas ĉapitro 125, kiu priskribas finan juĝon de la mortinto antaŭ Oziriso.

Nenia kopiaĵo de Libro de mortintoj enhavis ĉiujn sorĉformulojn. Hodiaŭaj egiptologoj direktas sin laŭ sistemo, kiu en la jaro 1842 enkondukis Carl Richard Lepsius. La sorĉformuloj estas numeritaj kiel ĉapitroj kaj kiel ĉefa modelo servas por ili reskribo de Libro de mortintoj de Infanch el periodo de Ptolemaioj. Tiu ĉi ekzemplero havas 165 ĉapitrojn.

Fine de la periodo de Ptolemaioj la sepultaj tekstoj estis malpli longaj kaj Libron de mortintoj anstataŭis Libro de spiradoLibro de senĉesa eterneco. Ili povis esti skribitaj sur unu folio de papiruso kaj volvitaj metitaj apud la kapo kaj la kruroj de mortinto. Sed ankaŭ plu ili plenumis sian ŝirman funkcion.