Pegazo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Pegazo, teatro de Poznano
Belerofonto kaj Ĥimero (425–420 a.K.).

Laŭ greka mitologio, Pegazo estis fluganta ĉevalo. Metafore oni rilatigas lin al poezio.[1]

Pegazo estis filo de dio de la maro Pozidono kaj Meduzo. Li vivis en altaj montoj, plejparte sur Helikono. Li flugis vente rapide. Li estis belega, forta, tenera, saĝa kaj bonkora. Li scipovis flugi eĉ al Olimpo.

Pegazo donis al Zeŭso fulmojn. Post morto de sia frato li revenis al Olimpo. Post tio li edziĝis kun Euipao kaj tiam komencis familion de flugantaj ĉevaloj. Fine Pegazo fariĝis stelkonstelacio. Laŭdire estiĝis du putoj per hufbatoj de Pegazo.

Laŭ Francisko Azorín Pegaso [tiele: kun so, eble erare kaj certe evitinda] estas Mita flugilhava ĉevalo rajdita de Belerofonto por mortigi la Ĥimeron; poste, por rajdi ĉielen; sed Jupitro punis ĉi tiun decidon k. faligis la rajdiston k, steligis Pegason (Tial, la konstelacio tiel nomata).[2] Li indikas etimologion el la greka pege (fonto), ĉar ĉi tiu estaĵo naskiĝis el la ŝpruĉanta sango de la Meduzo, kiam Perseo detranĉis ĝian kapon, kaj de tie la latina Pegasus.[3]

Laŭ la greka verkisto Palaifato[4], Pegazo estis la ŝiponomo de Belerofono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pegazo en vortaro.net
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 160.
  3. Azorín, samloke.
  4. Pri nekredeblaĵoj, n. 28 france

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]