Max Müller
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Max Müller | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Friedrich Max Müller |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1823 en Dessau |
Morto | 28-an de oktobro 1900 (76-jara) en Oksfordo |
Lingvoj | germana lingvo • angla lingvo |
Ŝtataneco | Anhalt-Dessau • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Universitato de Lepsiko • Alte Nikolaischule (Leipzig) |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Georgina Adelaide Grenfell |
Infano | Mary Emily Müller |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • bibliotekisto • historiisto de religioj • historiisto • tradukisto • universitata profesoro • mitologo |
Friedrich Max MÜLLER (naskiĝis la 6-an de decembro 1823 en Dessau, Germanio, mortis la 28-an de oktobro 1900 en Oksfordo, Anglio), ĉefe kontata kiel Max MÜLLER, estis lingvisto kaj orientalisto kiu aparte fakis pri sanskrito kaj kompara lingvoscienco. Li estis ĉefe konata pro lia studo de meza kaj orienta Azio, kaj verkis 20-libran aron pri la temo. Max Müller estis universitata profesoro en la Universitato de Oksfordo.
En la fruaj jaroj de Esperanto, kiam apenaŭ troviĝis aprobantoj de la lingvo internacia inter famaj lingvistoj, li plurfoje montris siajn simpatiojn ne sole por la ideo de L. I., sed ankaŭ speciale por Esperanto kaj skribis en 1894, ke Esperanto havas la plej altan lokon inter siaj konkurantoj. Li diris:
- Mi ofte havis la okazon esprimi mian opinion pri la indoj de la diversaj provoj de lingvo tutmonda. Ĉiu el tiuj havas siajn specialajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed mi devas certe meti la lingvon Esperanto sur la plej altan lokon inter ĝiaj konkurantoj. Letero al la eldonantoj de "Posrednik", Oksford, la 16-an de aŭgusto 1894.[1]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.bodley.ox.ac.uk/dept/scwmss/wmss/online/1500-1900/muller/maxmuller.html
- http://www.here-now4u.de/eng/theosophy_or_pantheism__friedr.htm
- http://www.yrec.info/contentid-78.html
- http://san.beck.org/EC7-Vedas.html
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Teksto laŭ la represo en "La Esperantisto", refoje presita en: Reinhard Haupenthal (red.). La Esperantisto. Hildesheim k. a. (Olms). 1988, p. 146