La ora branĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ora branĉo.

La ora branĉo: studo pri magio kaj religio (originale angle The Golden Bough: A Study in Magic and Religion) estas etenda verko pri mitologio kaj kompara religio verkita de la skota antropologo James George Frazer (1854-1941).

Publikigita por la unua fojo en 1890 en du volumoj, ĝi havis duan eldonon en 1900 en tri volumoj kaj kvaran (1907-1915) kiu pliiĝis ĝis dek du, kiun la aŭtoro resumis poste en 1922 en unusola volumo, koresponda al la versio komune publikigita kaj legata.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La ora branĉo klopodas difini la komunajn elementojn de la religiaj kredoj, kiuj gamas el la antikvaj sistemoj de kredoj ĝis religioj relative modernaj kiel kristanismo. Ĝia labortezo konsistas en aserto ke la malnovaj religioj estis kultoj de fekundeco kiuj ekzistis ĉirkaŭ la kulto kaj perioda ofero de sankta reĝo. Tiu reĝo estis la reenkarnigo de dio kiu mortis kaj reviviĝis, nome Suna dio kiu faris mistikan geedzigon kun la Terdiino, kiu mortus dum la rikoltsezono kaj reenkarniĝis dum la printempo. Frazer asertis, ke tiu legendo estas hegemonia en preskaŭ ĉiuj mitologioj de la tuta mondo. La ĝermo de la tezo de Frazer estis la antaŭromia reĝo-pastro en la festivalo de Nemi, kiu estis murdita rite fare de sia sukcedanto. El tiu legendo, la aŭtoro faras interplektitan esploron de la diversaj aspektoj kiuj konstituas la miton, pere de la komparo de la diversaj kultoj, legendoj kaj tradicioj de diversaj regionoj de la mondo kongrue kun la fundamento de la verko.

La ora branĉo (de la Eneido), pentrarto de J. M. W. Turner.

La titolo estas prenita el verko de la angla pentristo J. M. W. Turner, kiu en samoma verko pentras la lagon de la arbaro de Nemi, kiu en la Antikveco estis nomita «Espegulo de Diana»; siavice li pentris la legendon de la ora branĉo citita de la poeto latinlingva Vergilio en la Eneido. En tiu poemo, Eneo kaj la Sibilo de Kumo prezentas la oran branĉon al Karono, nome la boatisto de la Hadeso, por sukcesi eniri.

Tiu verko influis enorme en la antropologia kompreno de la venontaj jardekoj, kaj ekformis parton de la ĉefaj verkoj de antropologio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ackerman, Robert. The Myth and Ritual School: J. G. Frazer and the Cambridge Ritualists (Theorists of Myth) 2002. ISBN 0-415-93963-1.
  • Bitting, Mary Margaret. The Golden Bough: An Arrangement of Sir James George Frazer's The Golden Bough in Play Form (Vantage Press, 1987). ISBN 0-533-07040-6
  • Csapo, Eric. Theories of Mythology (Blackwell Publishing, 2005), pp 36–43, 44–67. ISBN 978-0-631-23248-3.
  • Fraser, Robert. The Making of The Golden Bough: The Origins and Growth of an Argument (Macmillan, 1990; re-issued Palgrave 2001).
  • Smith, Jonathan Z. "When the Bough Breaks," in Map is not territory, pp 208–239 (The University of Chicago Press, 1978).
  • Trías, Eugenio (1970). Metodología del pensamiento mágico. Editorial Edhasa. ISBN 9788435001007.
  • Wittgenstein, Ludwig (2001). Observaciones a «La rama dorada» de Frazer. Madrid: Editorial Tecnos. ISBN 978-84-309-2158-4.