The Sound and the Fury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La sono kaj la furiozo)
The Sound and the Fury
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro William Faulkner
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1930
Ĝenro Suda Gotiko
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

The Sound and the Fury (La sono kaj la furiozoKrio kaj furiozo) estas romano verkita de la usona verkisto William Faulkner. Ĝi uzas nombrajn rakontajn stilojn, kiel Konscifluo. Publikigita en 1929, The Sound and the Fury estis la kvara romano de Faulkner, kaj ne estis tuje sukcesa. En 1931, tamen, kiam la sesa romano de Faulkner, nome "Sanctuary" (Sanktejo), estis publikigita — sensaciema historio, kiu estis verkita nur por mono laŭ Faulkner — ankaŭ The Sound and the Fury iĝis komerce sukcesa, kaj Faulkner ekricevis kritikan atenton.[1]

En 1998, la Modern Library rangigis The Sound and the Fury la sesa en sia listo de 100 plej bonkvalitaj angla-lingvaj romanoj de la 20a jarcento.[2] kaj ĝi ankaŭ enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La agado de The Sound and the Fury okazas en Jefferson, Misisipio. La romano centriĝas al la familio Compson, de iamaj sudusonaj aristokratoj, kiuj luktas kontraŭ la dissolvo de sia familio kaj ties reputacio. Laŭlonge de la ĉirkaŭ 30 jaroj rilatitaj en la romano, la familio falas en financan ruinon, perdas sian religian fidon kaj la respekton de la urbo Jefferson, kaj multaj el ili mortas tragedie.

La romano estas organizita en kvar distingaj sekcioj. La unua, 7a de aprilo, 1928, estas verkita el la perspektivo de Benjamin "Benjy" Compson, mensmiskapablulo 33-jaraĝa. La sekcio de Benjy estas karakterizata per tre disa rakontostilo kun oftaj temposaltoj. La dua sekcio, la 2an de junio, 1910, fokusas al Quentin Compson, pli aĝa frato de Benjy, kaj la okazoj kondukas al lia memmortigo. Tiu sekcio estis verkita laŭ la stilo de Konscifluo kaj ankaŭ enhavas oftajn temposaltojn.

En la tria sekcio, kies agado okazas unu tagon antaŭ la unua, nome la 6an de aprilo, 1928, Faulkner verkas el la vidpunkto de Jason, nome la cinika juna frato de Quentin. En la kvara kaj fina sekcio, la agado okazas unu tagon post la unua, nome la 8a de aprilo, 1928, Faulkner enkondukas triapersonan ĉioscian vidpunkton. La lasta sekcio unuarange fokusas al Dilsey, unu el la nigrulaj servistoj de la Compson-oj. Jason kaj "Miss" Quentin Compson (filino de Caddy) estas ankaŭ fokuso en la sekcio, sed Faulkner prezentas montrojn de pensoj kaj faroj de ĉiuj el la familio.

En 1945, Faulkner verkis "Compson Appendix" inkludota en estontaj presaĵoj de The Sound and the Fury. Ĝi enhavas 30-paĝan historion de la familio Compson el 1699 ĝis 1945.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gail M. Morrison, The Composition of The Sound and the Fury, [1] Arkivigite je 2020-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Modern Library, 100 Best Novels, [2]
  3. Cohen, Philip (1997). "The Key to the Whole Book: Faulkner's The Sound and the Fury, the Compson Appendix, and Textual Instability". Arkivigite je 2020-01-22 per la retarkivo Wayback Machine drc.usask.ca. Alirita la 16an de decembro 2019.