J. K. Rowling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J. K. Rowling
Brita verkisto
Brita verkisto
Persona informo
Joanne Kathleen Rowling
Naskonomo Joanne Rowling
Naskiĝo 31-an de julio 1965 (1965-07-31) (58-jaraĝa)
en Yate, South Gloucestershire, Britio
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglabrita angla vd
Loĝloko Killiechassie House • Kensington vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Wyedean School • Universitato de Exeter vd
Subskribo J. K. Rowling
Familio
Patro Peter James Rowling vd
Patrino Anne Rowling vd
Edz(in)o Neil Murray • Jorge Arantes vd
Infanoj Jessica Isabel Rowling Arantes vd
Profesio
Alia nomo Robert Galbraith • J. K. Rowling vd
Okupo filmproduktoroverkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • scenaristoaŭtoroplenuma produktoro vd
Laborkampo literaturo • fantasta literaturo • literaturo por infanoj kaj junuloj vd
Aktiva dum 1997– vd
Verkado
Verkoj Harry Potter ❦
Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj ❦
Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj ❦
Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano ❦
Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro ❦
Hari Poter kaj la Ordeno de la Fenikso ❦
Hari Poter kaj la Duonsanga Princo ❦
Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joanne "Jo" ROWLING (realnome Joanne MURRAY; naskiĝis la 31-an de julio 1965 kiel Joanne Rowling), kaŝnome J. K. Rowling kaj Robert Galbraith, estas brita verkistino. Ŝi tutmonde famiĝis pro siaj romanoj pri Harry Potter.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en la angla urbeto Yate, kiel filino de Anne kaj Peter Rowling. Origine ŝi ne havis duan antaŭnomon, sed kiel aŭtorino ŝi laŭ la deziro de siaj eldonistoj nomis sin J. K. Rowling, memore pri sia avino Kathleen.

Ekde la jaro 1970 ŝi vizitis la lernejon en Winterbourne. Kvar jarojn poste la familio transloĝiĝis al Tutshill, Kimrujo. Jam kiel infano Joanne Rowling multe legis kaj ŝi frue havis la deziron, fariĝi verkistino.

Studado kaj eklaboro[redakti | redakti fonton]

Ekde 1983 ŝi studis en Exeter, Anglio francan lingvon kaj malnovan filologion. Post la studado, ekde 1987, ŝi vivtenis sin per diversaj oficaj okupoj, i.a. ĉe Amnesty International en Londono. En la jaro 1989 ŝi kun sia tiama vivkunulo transloĝiĝis al Manchester. Dum tiu ĉi tempo ŝi verkis du romanojn por plenkreskuloj, kiujn ŝi tamen neniam publikigis kaj pli malfrue eĉ detruis.

Dum trajnveturo inter Manchester al Londono ŝi en 1990 inventis la romanfiguron Harry Potter. Ŝi diras, ke ŝi tiutempe jam planis verki sep-libran serion pri juna magiisto, vizitanta lernejon por sorĉistoj.

En 1991 Joanne Rowling vojaĝis al Portugalio, por labori kiel instruistino pri la angla lingvo en la Encounter English School en Porto. Dum tiu ĉi tempo ŝi okupiĝis pri la unua de siaj planitaj sep verkoj pri Harry Potter.

En marto 1992 ŝi ekkonis la portugalan televid-ĵurnaliston Jorge Arantes, kaj la 16-an de oktobro, 1992 la paro geedziĝis. La 27-an de julio, 1993 naskiĝis la filino Jessica, sed en novembro de la sama jaro la geedzoj jam disiĝis.

J. Rowling rivenis al Britio kaj ekloĝis en Edinburgh, kie ŝia fratino Dianne vivis. Kiel divorcinta patrino ŝi ricevis iom da mono de la ŝtato. La gazetoj poste asertis, ke ŝi tiutempe vivis mizeran vivon en ne-hejtita ĉambro: Per unu mano ŝi tenis sian infaneton kaj per la alia ŝi skribis. Ŝi mem rifutis tiajn troigojn, sed konfirmis, ke por verki ŝi ofte frekventis la kafejon Nicholson's, kiu apartenis interalie al sia bofrato.

En la jaro 1995 ŝi finis la unuan volumon pri Harry Potter kaj subskribis kontrakton kun la literaturagento Christopher Little. La agento ofertis la manuskripton al pluraj eldonistoj, kaj la eldonejo Bloomsbury en 1996 fine akceptis ĝin.

La eldonistoj konsilis al la juna aŭtorino, serĉi sekuran laborlokon, ĉar sole de la verkado oni ne povas vivi. Ŝi pro tio vizitis daŭrigan kurson por instruistoj kaj laboris dum kelkaj monatoj en lernejo en Edinburgh. Krome la eldonistoj konsilis al ŝi, indiki sur la titolpaĝo de la verko nur la komencliterojn de siaj antaŭnomoj, ĉar knaboj onidire ne ŝatas legi librojn verkitajn de virinoj. Ne havante duan antaŭnomon, ŝi nomis sin J. K. Rowling, memore al ŝia avino Kathleen.

La libro aperis la 26-an de junio, 1997, en eldonkvanto de 500 ekzempleroj.

Sukceso kaj riĉeco[redakti | redakti fonton]

Nur tri tagojn post la publikigo de la unua volumo, la usona eldonisto Scholastic surprize dum aŭkcio akiris la por-usonan eldonrajton, je la prezo de 100.000 dolaroj. Laŭ la kontrakto kun sia agento la aŭtorino ricevis 80 % de tiu ĉi sumo. La fakto, ke por la unua infanlibro de nekonata verkistino tiom da mono estis pagata, subite famigis la aŭtorinon.

La dua volumo rapide pretiĝis kaj aperis en 1998. Ambaŭ libroj vendiĝis tre bone, kaj post apero de la tria volumo (1999) J. K. Rowling kaptis la atenton de la tuta mondo. La kvara volumo, unuafoje publikigita en 2000, eldoniĝis en rekordaj kvantoj: 1 miliono (en Britio) kaj 3,8 milionoj (en Usono).

En la jaro 2000 la aŭtorino vendis ĉiujn merkatigorajtojn (inkluzive de la filmrajtoj) al AOL Time Warner. Ŝi tamen retenis la eldonrajtojn kaj la rajtojn, kundecidi dum filmigoj. Ekzemple ŝi decidis, ke Harry Potter ne estu desegnita filmo kaj ke roluloj ne estu usonanoj. Tiuj kondiĉoj forpelis Steven Spielberg, kaj dum la unuaj filmigoj (2001 kaj 2002) Chris Columbus transprenis la reĝisoran laboron.

La 26-an de decembro, 2001 J.K. Rowling edziniĝis al la kuracisto Neil Murray. Du libretoj verkataj por karitata organizo, la edziniĝo kaj la dua gravedeco – la 23-an de marto 2003 naskiĝis la filo David Gordon – prokrastis la laborojn por la 5-a volumo. Tiu aperis fine en junio 2003, kun rekorda eldonkvanto.

Onidire ŝiaj kvin romanoj ĝis nun aperis en 60 lingvoj, en kvanto de pli ol 200 milionoj da ekzempleroj, kaj J. K. Rowling fariĝis unu el la plej riĉaj virinoj de Britio.

La 23-an de januaro, 2005 ŝi en Edinburgh naskis sian trian idon: filinon. La 6-a volumo pri Harry Potter, kun la titolo Harry Potter and the Half-Blood Prince aperis en julio 2005.

Rowling en la publika vivo[redakti | redakti fonton]

La amaskomunikiloj regule raportas pri la populara verkistino. Ofte tamen aperas malĝustaj informoj, kaŭzataj unuflanke de la plejgrandparte junaj ŝatantoj, kiuj adoras sian idolon kaj disvastigas diversajn mitojn. Krome la ĵurnalistoj dum longa tempo ĉerpis siajn informojn nur el intervjuoj kun la verkistino mem kaj kun personoj, kiuj iam estis proksimaj al ŝi - aŭ asertis esti proksimuloj!

Nur en la jaro 2004 J. K. Rowling kreis sian retejon, en kiu ŝi prezentas sin mem kaj kontraŭas kelkajn malĝustaĵojn diratajn pri ŝi.

Juraj debatoj[redakti | redakti fonton]

Joanne K. Rowling kaj Warner Brothers dum la pasintaj jaroj kaptis la atenton de la publiko pro diversaj juraj procesoj.

La usona verkistino Nancy Stouffer ekzemple akuzis J.K. Rowling, ke ŝi ŝtelis nomojn kaj nociojn el ŝiaj verkoj The Legend of Rah and the Muggles kaj Larry Potter and His Best Friend Lily. La proceson en 2002 tamen J.K. Rowling gajnis, kaj Nancy Stouffer devis pagi punon de 50.000 usonaj dolaroj.

Influoj al ŝia verkaro[redakti | redakti fonton]

Influoj el aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

J.K. Rowling mem diras, ke neniu verko krom The Little White Horse de Elizabeth Goudge influis ŝian verkadon. Tamen ŝi koncedas, ke ĉio iam legita lasas siajn spurojn. Ekz. kelkaj verkoj de C. S. Lewis povintus havi influojn, krome montriĝas paraleloj al La mastro de l'ringoj de Tolkien. Ofte oni komparas J. K. Rowling kun Roald Dahl, kvankam ŝi asertas, ke tiu ne apartenas al ŝiaj plej ŝatataj verkistoj.

Eĉ pli grandajn paralelojn montras la en 1990 aperinta kvarvoluma komikso The Books of Magic de Neil Gaiman aŭ - kiel supre menciite - la verkoj de Nancy Stouffer.

Paraleloj inter vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Multfoje homoj provas trovi paralelojn inter la vivo de J. K. Rowling kaj ŝiaj verkoj, sed ne ĉio montriĝas vera. Ekz. en Winterbourne, kie la verkistino pasigis parton de sia infanaĝo, estis knabo kun la nomo Ian POTTER. Li poste asertis, ke li kiel unu el ŝiaj plej proksimaj infan-amikoj inspiris ŝian fantazion per sorĉistaj vestoj. Tial kelkaj opinias, ke Ian Potter estis la viva modelo de Harry Potter. Rowling skribas en sia retejo, ke tio ne ĝustas kaj ke pri tiu knabo ŝi nur malmultajn memorojn havas.

Ĉi-sekvaj paraleloj fontas ĉefe de la verkistino mem:

  • La ĉapitro The Mirror of Erised (= La spegulo de Odiva) el la unua volumo estiĝis dum ŝia unua restado en Portugalio (1991). Harry en tiu ĉi spegulo vidas sian plej grandan deziron: Li vidas sin mem kune kun siaj gepatroj, kiuj tiel frue mortis, ke li neniam ekkonis ilin. J. K. Rowling per tio provis superi personan perdon: Ŝia patrino en la aĝo de nur 45 jaroj kelkajn monatojn antaŭe mortis. Je la demando, kion ŝi mem ŝatus vidi en tiu ĉi spegulo, ŝi iam respondis, ke ŝi ŝatus vidi sin mem, kiel ŝi ankoraŭfoje dum kvin minutoj povus paroli kun sia patrino.
  • La fabelajn estaĵojn en la tria volumo ŝi inventis dum sia unua tempo en Edinburgh. Ofte oni supozas, ke tiuj estuloj, kiuj suĉas el la homoj ĉiujn bonajn memorojn kaj devigas ilin denove travivi siajn plej terurajn momentojn, estas manifestoj de depresioj. Fakte J. K. Rowling iam diris, ke dum la tempo, kiam ŝi estis devigata vivteni sin de ŝtata monsubteno, ŝi suferis de depresioj.
  • Gravan rolon en la verkoj havas la Londona stacidomo King's Cross: La trajno, kiu portas Harry al la lernejo, de ĝi forveturas. La gepatroj de la aŭtorino interkonatiĝis en trajno veturanta de tiu ĉi stacio, krome la trajnvojaĝo, dum kiu ŝi havis la unuajn ideojn pri Harry Potter, finiĝis tie.
  • En la tria volumo estas menciata, ke "timita evento okazos vendrede, la 16-an de oktobro". Je tiu dato ŝi edziniĝis al Jorge Arantes.
  • La naskiĝtago de Harry Potter estas la sama kiel tiu de la aŭtorino: la 31-a de julio.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Serio Hari Poter
Komplementoj al la serio Hari Poter
Aliaj libroj
Serio Cormoran Strike

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]