Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Harry Potter and the Chamber of Secrets
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro J. K. Rowling
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1998
Ĝenro young adult fiction • fantasto • aventura fikcio
Loko de rakonto Hogwarts Castle • Chamber of Secrets • Forbidden Forest • Skotlando
Honorigoj Nestlé Smarties Book Prize
vdr

Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj estas la dua epizodo de la fantasta romanoserio Hari Poter far J. K. Rowling.

Kovrilo de la angla versio

La anglalingva origina versio (Harry Potter and the Chamber of Secrets) aperis la 2-an de julio 1998. La libro estis cetere poste tradukita al pli ol 50 lingvoj.

Komenco[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post sia mirinda unua jaro en Hogvarto, Hari penas denove vivi en mugla medio, kun la familio de sia onklo, Dursley, kie li estas konsiderata kiel senutila trokostulo. La familio plu malagnoskas lin, kaj denove Hari-a naskiĝtago restas preterrimarkita. Dum onklo Vernon prepariĝas al manĝo kun gravaj gastoj, li malpermesas al Hari eliri el ties dormoĉambro dum la atendata manĝo.

Tiam el nenio aperas la hejm-elfo Dobby, malgranda kaj malbela kreitaĵo, kiu postulas ke Hari ne reiri al Hogvarto. Hari, kies plej kara deziro estas revidi siajn geamikojn kaj la malmuglan mondon, kompreneble, rifuzas. Sed Dobi ŝajnas atenti nenian rifuzon kaj por Hari ekobeu, kaŭzas katastrofon dum la Dursleja manĝo. Dum Dobby sin kaŝas, la furioza onklo enŝlosas Hari-on en lia dormoĉambro kaj alnajlas stangetojn al liaj dormoĉambraj fenestroj por malebligi lin eliri.

Feliĉe, la amiko de Hari, Ron Weasley, kiu prunteŝtelis la flugantan aŭton de sia patro, liberigas Hari-on kaj invitas lin al sia senmugla hejmo, kie Hari finpasos sian someran ferion. Hari retrankviliĝas: li povas kalkuli je siaj amikoj.

Ekde la ricevo de la bezonotaj libroj en Hogvarto, Weasley kaj Hari tuj iras al Diagona aleo, negoca strato kaŝita en la koro de Londono. Ili tien iras per la forfuma pulvoro, kaj pro malbona prononco dum la sorĉalvoko, Hari vojeraras kaj transiĝas al Nokturpa aleo, misfama strato kie troviĝas ĉiaspecaj fiuloj. Feliĉe, Hari renkontas Hagrid-on, kiu kondukas lin al pli sekura loko. Hari baldaŭ retrovas Weasley kaj renkontas Hermionon, sian grandan amikinon.

Okaze de sia butikumado, Hari, kune kun siaj amikoj, renkontas sian estontan instruiston, Gilderoy Lokhart, fanfaronulon, kies grandfaroj estas disfamaj. Kaj baldaŭ okazas renkontiĝo kun Malfoy, granda malamiko de Hari kaj de Weasley kaj baldaŭ la du patroj de la familioj ekinterbatalas.

Sed jam venas la tempo por entrajniĝi en la Hogvartan Ekspreson en la platformo 9¾. Kiam Hari kaj Ron restas finfine solaj, ili provas eniri la platformon inter la platformoj 9 kaj 10, sed surprizege malsukcesas. Desperita, Ron ekpensas pri la fluganta aŭto...

Terminaro[redakti | redakti fonton]

Câpitroj[redakti | redakti fonton]

Angla nomo Signifo de la angla nomo
The Worst Birthday La Plej Malbona Naskiĝotago
Dobby's Warning La Admono de Dobi
The Burrow La Ternesto
At Flourish and Blotts Ĉe Ornamaĵoj kaj Makuloj
The Whomping Willow La Draŝsaliko
Gilderoy Lockhart Gilderoj Lokart
Mudbloods and Murmurs Kotosangoj kaj Murmuroj
The Deathday Party La Festo de Mortotago
The Writing on the Wall La Skribaĵo sur la Vando
The Rogue Bludger La Feroca Klabulo
The Duelling Club La Klubo de Dueloj
The Polyjuice Potion La Pocio Polisuko
The Very Secret Diary La Tre Sekreta Taglibro
Cornelius Fudge Kornelio Fuĝe
Aragog Aragog
The Chamber of Secrets La Ĉambro de Sekretoj
The Heir of Slytherin La Heredanto de Rampeno
Dobby's Reward La Rekompenco de Dobi

Uloj[redakti | redakti fonton]

Angla nomo Signifo de la angla nomo Proponita(j) esperantigo(j) Definitiva esperantigo
Gilderoy Lockhart Gilderoj Lokart
Dobby derivita de Brownie, lakeokreitaĵo (skotlanda folkloro) Dobi
Nearly Headless Nick Niko kvazaŭsenkapa, fadenemkola Niko Preskaŭ Senkapa Nik
Moaning Myrtle To moan (lamenti), Myrtle (Mirtl, virina nomo) Lamentema Mirtl
Tom Marvolo Riddle Riddle (enigmo) Tomaso Ridlo Tom Vlades Mistero

Lokoj kaj aĵoj[redakti | redakti fonton]

Angla nomo Signifo de la angla nomo Proponita(j) esperantigo(j) Definitiva esperantigo
The Burrow Ternesto/Bestotruo en la angla Ternesto
Diagon Alley Kalemburo de Diagonally (diagonale) Diagona Aleo
Knockturn Alley Kalemburo de Nocturnally (nokte) Nokturpa Aleo ("Nokto" + "turpa" malbela)
Floo powder Derivita de Flue (fumtubo), Powder (pulvoro) Forfuma pulvoro ("for" + "fumo")
Whomping Willow to whomp (bategi), willow (saliko) Draŝsaliko
Howler To howl (hurli) Hurlulo
Mandrake Mandrake (mandragoro) Mandragoro
Polyjuice potion Plursuka pocio
Phoenix Fenikso
Basilisk Bazilisko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]