Bazilisko (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazilisko
Informoj
Eble sama kokatrico
vdr
Baziliska desegno far Ulisse Aldrovandi

Bazilisko (el malnova greko βασιλίσκος / basilískos tradukebla kiel Reĝeto) estas fabela fikcia reptilio tre danĝera por homoj.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

La formo kaj potenco de tiu imaga besto varias laŭ la origino de la legendoj. Tamen, kelkaj trajtoj similas en ĉiuj:

En antikvaj legendoj, se bazilisko ekvidas iun, kiu ne vidas ĝin, ĝi povas mortigi tiun per sia nura rigardo. Ĝi ankaŭ povas forpreni ies vivon per sia elspiraĵo kies odoro estas neelteneble naŭza, kaj eĉ pereigi homon per haŭta kontakto ĉar ĉiuj ĝiaj skvamoj estas saturitaj je mortiga veneno, kiu estas sen antidoto. La nura rimedo por sin defendi kontraŭ tiu monstro estas uzi ĝiajn proprajn mortigilojn kontraŭ ĝi mem, kiel ekzemple svingi spegulon antaŭ ĝia rigardo por ke la mortigaj radioj reflektiĝu kaj atingu la atakanton. Onidire, ankaŭ la odoro de Mustelkato aŭ la kokeriko de Koko povas venki la baziliskon.

Tiu fabela estaĵo bildigas laŭ kelkaj la reĝan potencon kiu povas laŭvole decidi je ies estonteco per senparola riproĉrigardo. Ĝi ankaŭ personigas la mortigan minacon kiun oni ne povas antaŭeviti sen la protekto de favora anĝelo (religia kromsignifo).

Laŭ la poeto Nikandro, kiu vivis en la 2-a jarcento a.K. en Kolofono, temas pri malgranda serpento kun brilanta haŭto.

Fikcie[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]