Bloomsday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bloomsday en Dublino, 2003

Bloomsday estas festotago (ĉefe en Irlando) la 16-an de junio. Je tiu ĉi tago oni festas kaj la vivon de la irlanda verkisto James Joyce  kaj la eventojn en lia libro Uliso, kiuj ĉiuj okazas la saman tagon, la 16-an de junio 1904. Tio estas la tago, en kiu Leopold Bloom piediris ĉirkaŭ la urbon Dublino. Ĝi ankaŭ estas la tago en kiu Joyce renkontis sian amatinon Nora Barnacle.

En 1929 oni por la unua fojo festis la tagon en Parizo kaj en 1954 en Dublino mem. Depost tiam estas festoj en dekoj da lokoj tra la mondo.

Okaze de la 100a Bloomsday, en Dublino inter la 1-a de aprilo kaj la 31-a de aŭgusto 2004 okazis diversaj eventoj sub la nomo ReJoyce. Ankaŭ aliloke en la mondo oni festas la tagon kun prelegoj kaj teatraĵoj.

Celebrado de Bloomsday[redakti | redakti fonton]

La sekvaj agoj estas klasikaj faroj je Blumtago en Dublino, kiuj rilatas al enhavaj eroj de la romano:

• ekiri je Eccles-strato nr-o 7 en la Dublina nordo, kie iam staris la loĝdomo de Leopold Blum'

• legi el la libro Uliso apud la Ĝojs-Turo (Joyce Tower en Sandycove)

• bani je la Kvardekpiedo (Forty Foot en Sandycove)

• manĝi gorgonzolopanon kaj trinki glason da Burgunda vino ĉe Davy Byrne’s (21, Duke Street, proksime Grafton-strato)

• aĉeti citronsapon ĉe Sweny’s je la placo Lincoln Place. Ĉi-okaze subskribi la petskribon por la konservado de la konstruaĵo

• manĝi en butero frititan porkorenon kiel matenmanĝon

• seksumadi sur la strando de Sandymount

• finiĝi je la iama doganstacio (Custom House) apud rivero Liffey.

Kiu celebras ekstere de Dublino, tiu tradicie plenumas tiujn farojn je taŭgaj analogiaj lokoj en sia aktuala urbo aŭ areo laŭplaĉe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kion la **** estas Bloomsday?[rompita ligilo]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas traduko tute bazita sur la nederlanda versio de vikipedio je la 14-a julio 2017.

Je 16-a de junio mi aldonis tekston pri tipaj faroj dum Blumtago, bazita sur la samtaga germanlingva versio en la Vikipedio. (BelAir, kies pasvorto perdiĝis)