Kanto de Roland
La Chanson de Roland | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Turold |
Lingvoj | |
Lingvo | malnovfranca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 11-a jarcento |
Ĝenro | Epika kanto • epopeo |
Loko de rakonto | Hispanio • Zaragozo |

La Kanto de Roland (ankaŭ Rolandkanto aŭ Kanto pri Rolando, france, Chanson de Roland) estas unu el la plej famaj tekstoj de la mezepoka literaturo. Ĉi tiu ĝesto aŭ recitaĵo de heroaĵo, rakontas la frankan invadon en Iberion en la jaro 778, kaj la morton de la nevo de Karolo la Granda, la brava Roland, en la Batalo de Roncesvalo. La verko havas multajn variojn. "La plej antikva kaj plej bela", (laŭ Turoldus), datumas de la fino de la 11-a jarcento aŭ de la komenco de la 12-a jarcento. Tiel, ĝi estas la plej malnova grava franca verko restanta.
Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]
Rolandkanto tradukis Eugène Noël kaj eldonis la Presa Esperantista Societo (Parizo) en 1906. 175 paĝoj.
![]() |
|
Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.
Rilata temo[redakti | redakti fonton]
Alia balado "Runtsivalsstríðið" (Batalo de Roncesvalo) estas kantata ĝis nuntempo en feroa ĉendanco en Feroaj Insuloj. Ĝi temas pri la sama batalo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- "Rolandkanto" Plena teksto de Esperanta traduko de Noël ĉe Project Gutenberg.
- "La Chanson de Roland" Malnova franca teksto kaj tradukoj en la moderna franca lingvo ĉe Vikifontaro.
- Enciklopedio de Esperanto/R en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
Bildaro[redakti | redakti fonton]