Lukano (romia poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukano
Persona informo
M. Annaeus Lucanus
Naskiĝo 3-an de novembro 2039 (2039-11-03)
en Corduba, Baetica,  Romia Imperio
Morto 30-an de aprilo 2065 (2065-04-30) (25-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro perforta sinmortigo vd
Mortis per ĝismorta sangoperdo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Marcus Annaeus Mela vd
Patrino Acilia vd
Edz(in)o Argentaria Polla vd
Parencoj Seneko la pli juna • Lucio Junio Galio vd
Profesio
Okupo poeto • historiistoverkisto • courtier vd
Laborkampo poezioepopeo vd
Aktiva en Roma regno vd
Verkado
Verkoj La Pharsale vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcus Annaeus Lucanus (39-65) (Kordobo, en la 3-a de novembro 39 - Romo, en la 30-a de aprilo 65)[1] estis romia poeto kaj prozverkisto kaj unu el la plej elstaraj figuroj de la latina imperia periodo. Lia juneco kaj facilo por poemfarado lin reliefigis el aliaj siatempaj poetoj. Lia patro, Marcus Annaeus Mela (m. 65) estis filo de Marko Aneo Seneko kaj patro de Seneko la pli juna[2]. Lukano partoprenis en la fiaskinta konspiro de Pizono kontraŭ la vivo de la imperiestro Nerono, kaj sin mortigis ĉe la arestigo, tranĉante la vejnojn mem.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kondukite al Romo, kiam li estis apenaŭ infano, Lukano ricevis bonan edukon, akirinte bonajn konojn ĉefe pri retoriko. Pli poste, li ekstudis en Ateno, el kie, la imperiestro Nerono lin alvokis, kaj tiam li fariĝis kvestoro, kvankam li ne estis sufiĉe aĝa por la posteno. La amikeco inter la suvereno kaj Lukano, tamen, ne longe daŭris. La imperiestro, pro ĵaluzo, malpermesis al la poeto publike deklami, sed, Lukano, pro venĝo, aliĝis al la konspiro de Pizono. Iu perfidis lin, kaj ĉe la promeso ricevi pardonon, li fariĝis denoncanto, kaj post akuzi la patrinon mem, krom aliajn kunkrimulojn, li estis morte kondamnita, sed li anticipis la punon, tranĉante al si la vejnojn.

Lia plej granda verko kaj la sola kiu supervivis ĝis nia erao alnomiĝas De Bello Civili, pli konata kiel Farsalio, epika poemo en dek libroj, kiu rilatas la civilan militon inter Julio Cezaro kaj Pompeo, ĝis la epoko kiam Cezaro sieĝis Aleksandrion, 48-47 a.K., post la morto de Pompeo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Pharsalia, 1740

Laŭ la gramatikisto Vacca[3] kaj la poeto Stacio (45-96)[4], la verkoj de Lukano inkluzivas:

Supervivantaj verkoj:

Ofte asignitaj al li (sed ankaŭ al aliaj):

  • Laus Pisonis (Laŭdo de Pizono), panegiro pri membro de la familio de Kajo Kalpurnio Pizono

Malaperintaj verkoj:

  • Catachthonion
  • Iliacon kiu apartenas al la ciklo de Trojo
  • Epigrammata
  • Adlocutio ad Pollam
  • Silvae
  • Saturnalia
  • Medea
  • Salticae Fabulae
  • Laudes Neronis, laŭde de Nerono (37-68)
  • Orpheus
  • Prosa oratio in Octavium Sagittam
  • Epistulae ex Campania
  • De Incendio Urbis, pri la incendio en Romo en la jaro 64, laŭeble akuzante Neronon kiel la bruliginton

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  2. Classical Literature
  3. Vacca estis gramatikisto kaj komentariisto de la verkoj de Lukano. Lia ĉefa verko estas Vita Lucani (Vivo de Lukano), kiu ne devas konfuziĝi kun samnoma verko de Suetonjo.
  4. Publius Papinius Stacio (45-96): estis romia poeto de la unua jarcento. Krom lia latina poemaro, oni inkludas La Tebajdon, ia kolekto da okazaj poemoj, la Silvojn, kolekto da latinaj poezioj verkitaj heksametre kaj undekasilabe kaj la epopeo ne finita, la Aĥilejdon. Li famiĝis ankaŭ pro tio ke li aperis en la purgatoria sceno de La Dia Komedio, verkita de Dante Alighieri.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj