Diskuto:Epopeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El la diskuto:Kalevala: La teksto diras pri Kalevala ke ĝi estas ofte nomata la "finna nacia epopeo". Tamen, en la navigilo estas ligo al "popolaj eposoj". Je la fino, estona Kalevipoeg nomiĝas "eposo". Devas esti iuspeca diferenco inter la du nocioj, kaj ni estu koheraj ĉi tie, ĉu ne? Ĉu iu scias, kio ĝustas?

--Vikipediisto:bab 16:45, 17 sep. 2003‎ (UTC)

Laŭ la Nova PIV:

epopeo Verko plej tipe epika, poezie rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto. [...] Kalevala [...]

eposo La rakonta poezio, sen speciale heroa signifo: la kavaliraj eposoj; el malnovaj eposaj kantoj Lönnrot kompilis la epopeon "Kalevala".

Bertilow 20:12, 17. Sep 2003 (UTC)

Fakte, kaj ankaŭ jam laŭ la "malnova PIV" de 1970. Estas bedaŭrinde ke la multlingva vikipedio ŝajne nur antaŭvidas unu artikolon por ambaŭ - oni simple tradukas la konceptaron germane al Epos kaj france al Épopéekaj simple ŝajnigas ke estus la sama. Sekve ankaŭ en la esperantlingvaj paĝoj oni kutime intermiksas ambaŭ vortojn en misa kredo ke ili estus sinonimoj. Mi nun almenaŭ klarigis la esperantan diferencon en la artikolo "epopeo". Sed, se ni simple kreos duan artikolon "eposo", kio ĝustus laŭ PIV, tiam ni havos probable tutsolan artikolon sen alilingvaj ekvivalentoj.

La germana artikolo ankoraŭ pseŭdosaĝe komencas sian artikolon "Das Epos (altgriechisch ἔπος „Wort, Vers“, dann auch „die Erzählung, das Gedicht“; Mehrzahl: Epen), veraltet die Epopöie (von ἐποποιΐα epopoiïa „die Versschöpfung“)"... "La eposo (malnovgreke ἔπος "vorto, verso", tiam ankaŭ "la rakonto, la poemo"; pluralo: eposoj), malmoderna, ne plu uzata vorto "epopeo" (el ἐποποιΐα epopoiïa "la kreado de verso")...". Sed tio ekster la germana lingvo ne ĝustas. Kaj la franca lingvo neniel estas " malmoderna, ne plu uzata" lingvo, kvankam ŝajne ankaŭ ĝi nur havas unu vorton por ambaŭ konceptoj. ThomasPusch (diskuto) 22:25, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Tamen, kiel kutime la teoriemaj germanlingvaj vikpedianoj ofertas eĉ ankoraŭ tri pliajn vikidatumajn alternativojn:

Tamen ĉiuj variaĵoj temas pri herooj kaj heroeco, ĉiuj estas epopeoj aŭ etaj variaĵoj de ĝi, kaj nenio kongruas al la ne-heroa "eposo". Mi finas mian serĉon inter alilingvaj paĝoj - eble iu alia trovas bonan alilingvan ekvivalenton al la ne-heroa ĝenro "eposo"... ThomasPusch (diskuto) 23:02, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]