Lingvoj de Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Italaj dialektoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Linguistic map of Italy.png

En Italio, krom la itala lingvo, multaj lokaj lingvoj parolatas, kiuj devenas de la latina, kiuj estas kutime nomataj dialektoj en Italio. Ĉi tiuj lingvoj estas ofte sufiĉe malsamaj de la itala en gramatiko, morfologio kaj vort-provizo, kaj ili estas kutime nur parte kompreneblaj por homoj de aliaj regionoj de Italio. Ili kutime havas neniun oficialan rekonon de la ŝtato, kaj estas uzataj nur en neformalaj situacioj. Ne ĉiuj tiuj lingvoj havas normigitan skrib-manieron.

La norma itala estas bazata sur la dialekto de Florenco. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam dissendas en la itala, kaj ĝenerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan. Nuntempe la uzo de la lokaj lingvoj fariĝas ĉiam pli limigita. Multaj junaj italoj nur parolas la norman italan, kutime kun loka akĉento aŭ uzante kelkajn lokajn eksprimojn, kaj homoj kiuj ankoraŭ parolas lokan lingvon kutime miksas ĝin kun la itala. La lokaj lingvoj estas pli uzataj de maljunuloj ol de junuloj, kaj pli en vilaĝoj ol en grandaj urboj. Oni ankaŭ pli parolas la lokajn lingvojn en la sudo de Italio ol en la nordo. Ĝenerale la lokaj lingvoj havas tre malaltan socian prestiĝon. Tamen la napola lingvo estas ofte uzata en kantoj kaj artaĵoj konataj en la tuta Italio, kaj en tiu kunteksto ĝi havas iom da prestiĝo.

Lingvistike, la italiaj lingvoj dividiĝas en du malsamaj grupoj: la gaŭlo-itala grupo, kiu inkluzivas la lingvojn de la nordo, kaj italo-dalmata grupo, kiu inkluzivas la lingvojn de la centro kaj la sudo. La norma itala apartenas al la dua kategorio. La lingvoj de la centro de Italio estas plej similaj al la norma itala. La plimulto de italoj tute ne konscias pri ĉi tiuj distingoj, kaj ne konsideras la lokajn lingvojn kiel verajn lingvojn, sed simple kiel dialektojn.

Oni devas distingi italiajn lingvojn de la ne-latinidaj lingvoj parolataj en kelkaj regionoj de Italio, ekzemple la germana, la slovena kaj la albana, kiuj estas rekonataj de la ŝtato kiel apartaj lingvoj.