Stanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Stanco (itale stanza [ˈstanːtsa], t.e. ĉambro kaj en pli mallarĝa senco: ujo por versaĵo; alternative itale ottava rima) estas tipa poezivers-mezuro originanta en la itallingva literaturo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La stanco estas strofo, konsista el ok versoj. En ĝi la versoj estas tiamaniere kunvolviĝintaj ke rimas la versoj 1/3/5 kiel ankaŭ 2/4/6 kaj finfine 7/8; koncize, jen la rimskemo:

abababcc

La metro uzata estas kvinpieda, ofte kvinjambo.

La stanco estas simila al la Spenser-strofo, kiu tamen estas pli longa, havante naŭ versojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La formo ekzistas jam ekde la 13-a jarcento en popularaj poeziaĵoj. Boccaccio faris el ĝi artista modelo uzante ĝin pli amplekse en diversaj poemoj (Teseïde, Filostrato, Ninfale Fiesolano). La strofo troviĝas ĉe la italoj ĉe ĉiuj pli grandaj poemoj (Ariosto Orlando furioso, Torquato Tasso »Gerusalemme liberata«).

La stanco poste disvastiĝis al aliaj lingvoj. Camões tiel verkis siajn portugallingvan epopeon La Luzidoj; en la angla lingvo, Lord Byron verkis la satiron Don Juan.

Uzo en germanlingva literaturo[redakti | redakti fonton]

En Germanujo unue Diederich von dem Werder uzis tiun ĉi versaron por traduki el la itala lingvo Jerusalemo liberigita (1626) - sed ne temas tie ĉi pri jambaj kvintaktaĵoj sed pri aleksandroj. Multe pli poste servis sin de tiu ĉi formo Werthes en 1774 kiam li tradukis la unuan kanton de Orlando Furioso. Sed jam li, kiel la plejmulto de aliaj germanaj poetoj, iomete alimetis la versstrukturon en la versoj 2/4/6.

Majstris tiukampe ankaŭ J. D. Gries tradukante. Sed la stancoj en germanlingva literaturo ankaŭ memstare uzitis. Jam en 1774 Wilhelm Heinse (en la aneksitaĵo al »Laidion«), poste Goeto, Ŝilero. Menciindas ankaŭ epopeaĵoj de Schulze (»Bezauberte Rose«) kaj Lingg (»Völkerwanderung«). Sed ŝajne stancoj en la germna lingvo pli taŭgas por dediĉaj verkoj (ekz. en la goeta »Faŭsto«), por prologoj, apostrofoj pensigaj. Ĉe pli longaj poemoj ili ŝajnas esti tro monotonaj kaj lacigaj. Tiun ĉi senton instigis Wieland jam en 1767 ĉe »Idris und Zenide« manipuli la tuton iel pli libere, kiel ankaŭ ĉe »Oberon« (1780; tie anstataŭigas anapestoj la jambojn). Ankaŭ Ŝilero ŝatis pli liberan uzon kiam li tradukis verkojn de Vergilio.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Jen la unua strofo de Jerusalemo liberigita, itallingva stanco:

Rimo Verso
a Canto l’arme pietose, e ’l Capitano
b Che ’l gran sepolcro liberò di Cristo.
a Molto egli oprò col senno e con la mano;
b Molto soffrì nel glorioso acquisto:
a E invan l’Inferno a lui s’oppose; e invano
b s’armò d’Asia e di Libia il popol misto:
c Chè ’l Ciel gli diè favore, e sotto ai santi
c Segni ridusse i suoi compagni erranti.

Ekzistas tri rimoj: la rimo a “-ano”, la rimo b “-isto”, kaj la rimo c “-anti”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 18. Leipzig 1909, p. 852-853, kio relegeblas tie ĉi interrete.