Kvinjambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En metriko de Eŭropa poezio, la kvinjambo[1] estas metro konsistanta el po kvin jamboj en ĉiu verso, kelkfoje kun kroma senakcenta silabo ĉe la versfino.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kvinjambo, ĉiu verso konsistas el kvin jamboj (◡—):

◡— ◡— ◡— ◡— ◡— (◡)

Kelkfoje, eblas kroma fina mallonga silabo, tiel igante la lastan piedon anapesto. Tio okazas ofte en Esperanta kaj anglalingva poezio. Se la kroma silabo ĉeestas, la verso nomiĝas ina; se ne, vira.

Ankaŭ, la jamboj estas malofte anstataŭigita per aliaj dusilabaj piedoj (trokeo, piriko, spondeo) por reliefigo aŭ alia poezia efiko.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Esperanta kvinjambo[redakti | redakti fonton]

La kvinjambo okazas ofte en Esperanto. La unua Esperanta literaturaĵo, la poemo “Ho, mia kor'” far L. L. Zamenhof troviĝinta en la Unua Libro, estis kvinjambo:

Ho, mi- / a kor’, / ne ba- / tu mal- / trankvíle,
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—◡
El mi- / a brust- / o nun / ne saltu for!
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—
Jam te- / ni min / ne pov- / as mi / facile,
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—◡
Ho, mi- / a kor’!
◡— ◡—
Ho, mi- / a kor’! / Post long- / a lab- / orado
◡— ◡— ◡— ◡◡ ◡—◡
Ĉu mi / ne venk- / os en / decid- / a hor’?
◡— ◡— ◡◡ ◡— ◡—
Sufi- / ĉe! Tran- / kvili- / ĝu de l’ / batado,
◡— ◡◡ ◡— ◡◡ ◡—◡
Ho, mi- / a kor’!
◡— ◡—

Krom la dupieda refreno “Ho, mia kor’!”, ĉiu verso konsistas el kvinjambo — vire ĉe paranumeraj versoj, ine ĉe neparanumeraj versoj. La jambo estas ofte komparata al la korbato; la elekto de la kvinjamba metro reliefigas la temon de la poemo.

Alia ekzemplo estas la traduko de Hamleto far L. L. Zamenhof, parte trovebla en la Fundamenta Krestomatio. La anglalingva originalo estas en kvinjambo, kaj la traduko konservas la metron:

Ne pre- / nu prun- / te kaj / ne prun- / te donu:
◡— ◡— ◡◡ ◡— ◡—◡
Per prun- / tedo- / no of- / te o- / ni perdas
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—◡
krom si- / a ha- / vo an- / kaŭ la / amikon,
◡— ◡— ◡— ◡◡ ◡—◡

Germanlingva kvinjambo[redakti | redakti fonton]

La kvinjambo troviĝas ofte en germanlingva poezio. Ekzemple, el “Vojaĝprovizo” (germane Reisezehrung) far Goeto:

Mein Le- / ben soll- / ten sie / nicht mehr / verschönen.
◡— ◡— ◡— —— ◡—◡

Anglalingva kvinjambo[redakti | redakti fonton]

La kvinjambo okazas oftege en anglalingva poezio. Ŝekspiro uzadis la kvinjambon en la plejmulto de siaj teatraĵoj kaj sonetoj.

So long / as men / can breathe / or eyes / can see,
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—
(El Soneto 18, Ŝekspiro)
To be / or not / to be, / that is / the question
◡— ◡— ◡— ◡— ◡—
“Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras nun la demando”
(El Hamleto, Ŝekspiro)

Post Ŝekspiro, fakte la plejmulto de anglalingvaj poetoj uzas la kvinjambon: John Milton uzis la kvinjambon por Paradizo perdita; William Wordsworth en La Preludo (angle The Prelude); ktp.

Kvinjambo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la hispanlingva literaturo, la Ĉilia poeto Nicanor Parra prove uzis la kvinjambon en sia traduko de la Ŝekspira Reĝo Lear al la hispana.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kvin/jamb/o
  2. Parra, Nicanor. (2006) “Introducción, por Niall Binns”, Obras completas & algo + (1935–1972) (hispane), p. ⅩⅩⅨ–ⅬⅩⅩⅥ. ISBN 978-956-9105-01-2. OCLC 907005296.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]