Saltu al enhavo

Jean de La Fontaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean de La Fontaine
Persona informo
Jean de La Fontaine
Naskiĝo 8-an de julio 1621 (1621-07-08)
en Château-Thierry,  Reĝlando Francio
Morto 13-an de aprilo 1695 (1695-04-13) (73-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 25 (1817–) 48° 51′ 38″ Nordo 2° 23′ 42″ Oriento / 48.860532 °N, 2.395079 °O / 48.860532; 2.395079 (mapo)
Museum of French Monuments (en) Traduki (1792–1817)
Cimetière Saint-Joseph de Paris (en) Traduki (1695–1792)
Cimetière des Innocents (1695–1792)
La Fontaine's tomb (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater College of Juilly (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jean de La Fontaine
Familio
Patro Charles de la fontaine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Françoise Pidoux (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Marie Héricart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fablisto
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
advokato
poeto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Beletro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean de LA FONTAINE (Lafonteno en PIV) (naskiĝis la 8-an de julio, 1621, mortis la 13-an de aprilo, 1695) estis franca poeto.

Naskiĝinte en Château-Thierry, Ĉampanjo, li studis teologion kaj juron en Reims. Ekde 1658 li vivis en Parizo. En la jaro 1684 li iĝis membro de la Académie française. Li estis protektita (en tiuj tempoj, kiam ne ekzistis aŭtortantiemojn, verkistoj bezonis ricevi pensionon de nobeluloj aŭ reĝoj) de la fama financisto kaj unua ministro pri financoj de la reĝo Ludoviko la 14-a, Nicolas Fouquet. Kiam tiu estis arestita, juĝata kaj malliberigita por la tutan vivon, li estis unu el la raraj, kiuj fidelis al li.

El lia verkaro plej famas la fabloj. Tiuj fabloj (krom tre malmultaj esceptoj) estas reverkado de malnovaj fabloj de Ezopo (antikva helenio), Fedro (romia latino), Abstemius (mezepoko), Pilpaj (Hindio) kaj aliaj. Sed preskaŭ ĉiam en pli trafa densa lerta formo. Li majstris en la arto versigi per versoj kies ĉiamŝanĝanta longeco esprimis efektojn de la rakonto aŭ dialogoj. Inter la multaj, kiuj ilustris ilin la plej fama restas la pentristo kaj grafikisto Gustave Doré.

La plej ofta moralo de ties fabloj estas, ke en vivo la plej potencaj ĉiam "pravas" eĉ senprave, ke nur singardo, ruzo, leĝo de l'plej forta, regas la mondon. Fakte oni ne miskomprenu: li ne estis cinika (male, li estis bona amiko kaj sentema, kaj amis la bestojn, sinteno rara liatempe) sed klarvida kaj amara. Malfeliĉe liaj moraloj plu pravas nuntempe tiom bone kiom liatempe!

La fabloj de La Fontaine iĝis rapide -kaj plu estas nun- baza instrumaterialo en la francaj lernejoj. Multaj francoj scias parkere almenaŭ unu inter ili. Jean de La Fontaine mortis en Parizo.

La Korvo kaj la Vulpo

[redakti | redakti fonton]
La Korvo kaj la Vulpo
 
La Korvo kaj la Vulpo

Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,
Tenis enbeke fromaĝon.
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,
Voĉis allogan omaĝon.
"He, saluton, sinjoro Korvul'.
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!
Sincere, se via fanfaro
Egalus al via plumaro,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.
Li por najtingali
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,
Ke flatado je l' kosto
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.
Valoras fromaĝon do tiu instru'."
La Korvo, konfuza kaj honta,
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta.

1668, Jean de la Fontaine
(Tradukis Pejno Simono[1])

La Cikado kaj la Formiko

[redakti | redakti fonton]
La Cikado kaj la Formiko
 

La Cikado kantinte
Kantis dum somer' sen fin'
Cikadin'.
Kiam frosta vento blovis
Sen provizo ŝin ektrovis,
Sen malgranda eĉ pecet'
Da muŝeto aŭ vermet';
La malsato pelis ŝin
Al najbara formikin'.
Kaj ŝi petis kun insisto:
"Donu grajnojn por ekzisto
Ĝis la nova jar-sezon'.
Mi vin pagos, laŭ ordon',
En Aŭgust', pro best-honor',
La procenton kun valor'."
Ke ne pekas formikino
Per pruntemo, estas vere;
"Kion faris vi somere?"
Diris ŝi al pruntulino.
— "Tage, nokte al venantoj,
Ne mallaŭdu — kantis mi."
— "Kantis? — gaja jen meti'!
Nun ekdancu post la kantoj!"

La Cigale ayant chanté
Tout l’Eſté,

Se trouva fort dépourvuë
Quand la biſe fut venuë.
Pas un ſeul petit morceau
De mouche ou de vermiſſeau.
Elle alla crier famine
Chez la Fourmy ſa voiſine ;
La priant de luy preſter
Quelque grain pour ſubſiſter
Juſqu’à la ſaiſon nouvelle.
Je vous payray, luy dit-elle,
Avant l’Ouſt, foy d’animal,
Intereſt & principal.
La Fourmy n’eſt pas preſteuſe ;
C’eſt là ſon moindre défaut.
Que faiſiez-vous au temps chaud ?
Dit-elle à cette emprunteuſe.
Nuit & jour à tout venant
Je chantois, ne vous déplaiſe.
Vous chantiez ? j’en ſuis fort aiſe.
Et bien, danſez maintenant.

1668, Jean de la Fontaine
(Tradukis Antoni Grabowski)

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
Dosiero:Frstamp-lievre-tortue-1978.jpg
Dosiero:Frstamp-rat-ville-champs-1978.jpg
  • Adonis (1658)
  • Elégie aux nymphes de Vaux (poezio, 1662)
  • Contes et nouvelles en vers (5 vol., 1664-1674)
  • Fables (fabloj, 1668-1694)
  • Les amours de Psyché et de Cupidon (romano, 1669)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Elektitaj fabloj de J. de la Fontaine / esperantigitaj de G. Vaillant. - Paris: Hachette, 1904. - 64 p. (2-a eld. 1906)
  • Fabloj / Trad. de Lucien Thèvenin. - 2. eld. - Paris: UFE, 1996. - 84 p.
  • La korvo kaj vulpo; La rano kaj la bovo. - En: Nova antologio. - 2-a eld. - Warszawa: Pola Esperanto-Asocio, 1965. - p. 24-26

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]