Norda Renesanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan van Eyck, La geedzoj Arnolfini, 1434, National Gallery, Londono.
La adorado de la saĝuloj en la neĝo, Pieter Brueghel la juna, 1584-1638.

La Norda Renesanco estis la Renesanco kiu okazis en Eŭropo norde de Alpoj. El la lastaj jaroj de la 15-a jarcento, Renesanco disvastiĝis tra tuta Eŭropo. Nomita Norda Renesanco ĉar ĝi okazis norde de la Itala Renesanco, tiu periodo konsistis el la germana, franca, angla, nederlanda, pola Renesancoj kaj siavice el aliaj naciaj kaj pli lokaj movadoj, ĉiuj kun diferencaj atributoj.

En Francio, la reĝo Francisko la 1-a importis arton el Italio, komisiis italajn artistojn (kiel Leonardo da Vinci), kaj konstruis grandajn palacojn je granda kosto, startigante la francan Renesancon. Komerco en urboj kiel Bruĝo en la 15-a jarcento kaj Antverpeno en la 16-a jarcento pliigis la kulturan interŝanĝon inter Italio kaj la Malaltaj Landoj, kvankam en arto, kaj speciale ĉe arkitekturo, finaj gotikaj influoj restis ĝis la alveno de Baroko eĉ se pentristoj pli kaj pli uzis italajn modelojn.[1]

Universitatoj kaj presado de libroj etendis la spiriton de la epoko tra Francio, Nederlandoj kaj la Sankta Romia Imperio, kaj poste al Skandinavio kaj Britio komence de la 16-a jarcento - procezo kiu estis haltigita pro la religia skismo okazigita de Henriko la 8-a kiu antaŭe estis dunginta etende italajn metiartistoj ĉe la palaco Nonsuch kaj ĉe Hampton Court dum regado de Thomas Wolsey. Verkistoj kaj humanistoj kiel Rabelais, Pierre de Ronsard kaj Desiderius Erasmus estis tre forte influitaj de la modeloj de la Itala Renesanco kaj estis parto de la sama intelektula movado. Dum la Angla Renesanco (kiu koincidis kun la Elizabeta epoko) verkistoj kiel William Shakespeare kaj Christopher Marlowe komponis verkojn de longdaŭra influo. Renesanco estis alportita al Pollando rekte el Italio fare de artistoj el Florenco kaj el Malaltaj Landoj, tiel startigante la polan Renesancon.

En kelkaj areoj la Norda Renesanco estis diferenca el la Itala Renesanco en sia centrigo de la politika povo. Dum Italio kaj Germanio estis dominitaj de sendependaj urbo-ŝtatoj, plej granda parto de Eŭropo estis komponita de naci-ŝtatoj aŭ eĉ unuigoj de landoj. La Norda Renesanco estis ankaŭ tre ligita al la Protestanta Reformacio, kaj la rezulta longa serio de internaj kaj eksteraj konfliktoj inter diversaj Protestantaj sektoroj kaj la landoj dominitaj de la Romkatolika Eklezio havis longdaŭrajn negativajn efikojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Janson, H.W.. (1997) History of Art, 5‑a eldono, New York: Harry N. Abrams, Inc.. ISBN 0-8109-3442-6.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chipps Smith, Jeffrey (2004). The Northern Renaissance. Phaidon Press. ISBN 978-0-7148-3867-0.
  • Campbell, Gordon, eld. (2009). The Grove Encyclopedia of Northern Renaissance Art. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-533466-1.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Northern Renaissance en la angla Vikipedio.