Angla Renesanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ermena Portreto de Elizabeto la 1-a de Anglio.

La Angla Renesanco estis kultura kaj arta movado en Anglio el komenco de la 16-a jarcento ĝis komenco de la 17-a jarcento.[1] Ĝi estas asocia kun la tut-eŭropa Renesanco kiu estas kutime konsiderata kiel komencinta en Italio fine de la 14-a jarcento. Kiel ĉe plej granda parto de la cetero de norda Eŭropo, en Anglio okazis malmulto el tiuj disvolvigoj ĝis pli ol unu jarcento poste. Renesancaj stilo kaj ideoj malrapide eniris en Anglio, kaj la Elizabeta epoko en la dua duono de la 16-a jarcento estas kutime konsiderata kiel la pinto de la Angla Renesanco. Multaj fakuloj markas ĝiajn komencojn komence de la 16-a jarcento dum la regado de Henriko la 8-a.[2]

La Angla Renesanco estas diferenca el la Itala Renesanco laŭ kelkaj aspektoj. La dominantaj artaj formoj de la Angla Renesanco estis literaturo kaj muziko. Vidaj artoj en la Angla Renesanco estis multe malpli gravaj ol ĉe la Itala Renesanco. La respektiva angla periodo startis multe poste ol tiu itala, kiu jam estis translokiĝanta al Manierismo kaj al Baroko ĉirkaŭ la 1550-aj jaroj aŭ eĉ pli frue.

Ĉefaj anglaj renesancaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj anglaj renesancaj verkistoj estis jenaj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo English Renaissance en la angla Vikipedio.