John Ford (dramisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri angla dramisto. Pri la usona samnoma filmreĝisoro, vidu apartan artikolon.
John Ford
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1586 (1586-04-17)
en Devon
Morto 30-an de novembro 1638 (1638-11-30) (52-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Exeter College vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkistoaktoro • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John FORD (n. ĉ.1586, m. ĉ.1640) estis angla dramisto.

Li baptiĝis la 17-an de aprilo 1586 kaj studis en Londono, kaj eble ĉe Exeter College, Universitato de Oksfordo.

En 1606 li verkis poemon kaj prozaĵon, esperante tiel altiri la patronecon de gravuloj. Sekvis aliaj ne teatraj verkoj. Nur post 1620 li ekverkis por la teatro, unue (kiel tiam oftis) kunlaborante kun aliaj pli spertaj dramistoj - Thomas Dekker kaj William Rowley. Pluraj teatraĵoj perdiĝis. Inter la restantaj verkoj estas:

  • The Lover's Melancholy (La Melankolio de la Amanto)
  • The Broken Heart (La Ŝirata Koro)
  • Love's Sacrifice (La Sinofero de Amo)
  • Tis Pity She's a Whore (Domaĝas ke Ŝi estas Putino), lia plej fama teatraĵo, kiun oni ankoraŭ enscenigas, kaj kiu pritraktas inceston
  • Perkin Warbeck, pri Perkin Warbeck kiu pretendis la anglan tronon dum la regado de Henriko la 7-a (Anglio)