William Tyndale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
William Tyndale
(1494-1536)
angla Biblitradukisto
angla Biblitradukisto
Persona informo
Naskiĝo 6-a de oktobro1494
en North Nibley, apud Dursley, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto 6-a de oktobro 1536
en Vilvoorde, Duklando de Brabanto, apud Bruselo, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Mortokialo brulŝtiparo [#]
Religio protestantismo [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Alma mater Universitato de Oksfordo , Universitato de Kembriĝo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Vilhelmo Tindalo (1494-1536) estis angla helenisto, latinisto, religiulo, teologo, tradukisto de la Biblio, protestanta reformisto kaj biblitradukisto en la anglan. Kvankam serio da partaj aŭ kompletaj anglaj tradukaĵoj estis faritaj ekde la 17-a jarcento, la Biblio de Tindalo estis la unua, kiu profitis el la avancoj de la presado, permesante ties distribuon larĝaskale.

En 1535, Tindalo estis arestita, kaj izolita en la Kastelo de Vilvoorde, ekster la bordoj de Bruselo, en Belgio, dum pli ol unu jaro, juĝita pri herezo kaj perfido, kaj poste senkapigita kaj bruligita en brulŝtiparo, en la korto de la kastelo. Liaj lastaj paroloj estis: "Sinjoro, malfermu la okulojn de la reĝo de Anglio". Tiuepoke, la Eklezio kredis ke, se laikaj homoj havus senperan aliron al Biblio, ili povus miskompreni kaj misinterpreti tion, kion ili legas. Tre eble, ili eksuspektus pri la instruoj de la Eklezio kaj la aŭtoritateco de la sacerdotoj.

Tenante la Biblion en la latina, kie malmultaj krom sacerdotoj kaj erudiciuloj povus legi ĝin, la rolo de la sacerdotoj kiel vortogardistoj estis protektata. Li estis influita de la verkaro de Erasmo de Roterdamo (1467-1536), kiu disponebligis la grekan Novan Testamenton en Eŭropo, de Marteno Lutero (1483-1546) kaj Johano Viklifo (1330-1384).

Unuaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Martireco de Vilhelmo Tindalo en la brulŝtiparo

Johano Reuchlin (1455-1522) publikigis sian hebrean gramatikon en 1506. Tindalo laboris en epoko kiam la greka estis disponebla al la klera Eŭropa Komunumo je la unua fojo antaŭ jarcentoj. Erasmo kompilis kaj eldonis la Grekajn Skribaĵojn en la Textus Receptus sekve al la Falo de Konstantinopolo, en 1453, kaj al la disigo de la grekparolanta intelektularo kaj tekstoj al Eŭropo, kiu antaŭe havis aliron al nenio. Kiam unu kopio de "La obeado de Kristana homo" falis en la manojn de Henriko la 8-a (1491-1547), la reĝo opiniis racia disigi la anglan Eklezion el la Romkatolika Eklezio, en 1534.

Lia preĝo ĉe la mortohoro, por ke Dio malfermu la okulojn de la reĝo de Anglio, laŭŝajne tute plenumiĝis post du jaroj, kiam Henriko la 8-a rajtigis la publikigon de "La Granda Biblio"[1] por la Eklezio de Anglio, kies laboroj larĝe apartenis al Tindalo. Tiam, la Biblio de Tindalo, kiel ĝi estis konata, plue plenumis gravan rolon en la disvastigado de la prireformaj ideoj tra la angleparolanta mondo. En 1611, la 54 fakuloj kiuj produktis la Biblion de Reĝo Jakobo, signifoplene baziĝis sur Tindalo, samkiel el la tradukaĵoj de li faritaj. Kelkaj spertuloj diras ke 83% de la Nova Testamento, en la versio de la Reĝo Jakobo, kaj 76% de la Nova Testamento estis klopodoj de Tindalo. Per lia tradukaĵo de la Biblio, la unua presita en la Angla lingvo, kiu servis kiel modelo por la sinsekvaj anglaj tradukoj, Tindalo estas konsiderata la 26-a plej grava brito, laŭ enketo de BBC, farita en 2002.

Sekvaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Biblio de Tindalo: Unua ĉapitro de la Evangelio de Sankta Johano, publikigita en 1525

Tindalo devenis de antikva familio el Nortumbrio, studis en Oksfordo, pli malfrue en Magdalen College School kaj Kembriĝo, kaj proksimume en 1520 li fariĝis mentoro de la familio de Siro Johano Walŝ, en Little Sodbury, Gloucestershire. Alianciĝinta al la doktrino pri la reformo, li sin donis al la studo de la Skribaĵoj, la plej malferma konfeso de liaj sentimentoj en la domo de Walŝ, liaj disputoj kun Romkatolikaj altranguloj tie, kaj specife, liaj predikadoj, tre agitis la opozicion, kaj tio rezultis en lia forigo al Londono (1523), kie li komencis prediki, kaj faris multajn amikojn inter la laikularo, sed neniu inter la ekleziularo. Li estis amike akceptita en la domo de Siro Humphrey Monmouth, kiu finance helpis lin kaj aliajn en la plenumo de siaj celoj pri tradukado de la Skribaĵoj en la nacian lingvon. Nekapablante fari tion en Anglio, li komencis vojaĝi tra la kontinento, kaj laŭŝajne vizitis Hamburgon kaj Vitenbergon, tamen, la urbo kie li tradukis la Novan Testamenton, kvankam oni konjektas esti Vitembergo, ne povas esti konata kun certeco. Oni hipoteze kredas ke li estis helpata de Marteno Lutero kaj William Roy[2].

Luktoj kaj persekutoj[redakti | redakti fonton]

La opinioj de Tindalo montriĝis polemikaj al siaj klerikaj kolegoj, tiom ke li estis alvokita antaŭ John Bell, kanceliero pri la Diocezo de Vorĉestro, kvankam tiame ne ekzistis formalaj akuzoj. Tindalo lasis Londonon, en 1523, serĉe de permeso por traduki la Biblion en la anglan. Li petis helpon de la Episkopo Cuthbert Tunstall (1474-1559), tre konata klasikulo, kiu tre ŝatis Erasmon post longe labori kun li en la greka Nova Testamento. Tamen, la episkopo, deklinis sian patronecon kaj diris al Tindalo ke ne plu eblis gasti lin hejme. Dum kelka tempo, Tindalo predikis kaj laboris en sia tradukaĵo, en Londono, fidante je la helpo de vestaĵo-komercisto, Humphrey Monmouth. Tiuepoke li vaste instruis, inklude ĉe St Dunstan-in-the-West.

En 1525, la publikigo pri la verkoj de Peter Quentell, en Kolonjo, interrompiĝis pro la ŝoko de la kontraŭ-luteranismo. Nur en 1526, la kompleta eldono de la Nova Testamento estas lanĉita de la presisto Peter Schöffer la juna (1475-1547), en Vormio, impera liberurbo, tiam provante ĝiajn unuajn paŝojn por adopti la luteranismon. Pli da kopioj estis faritaj en Antverpeno.

La libro estis kontrabandita al Anglio kaj Skotlando, kaj kondamnita de la Episkopo Tunstall, en oktobro 1526, kiu elsendis avertojn al librokomercistoj por publike bruligi la kopiojn. Richard Marius[3], iu akademiulo pri la reformo, rimarkigas ke la "spektaklo de la skribaĵo-bruligado ... provokis dubojn kaj polemikojn eĉ inter la fideluloj."[4] La kardinalo Thomas Wolsey (1475-1530) kondamnis Tindalon kiel herezulon, en januaro 1529.

En taglibro de Georgo Spalatino (1484-1545), en la 11-a de aŭgusto 1526, Tindalo ŝajne restis em Vormio proksimume unu jaron. Oni ne scias ekzakte kiam li transiris al Antverpeno. La kolofonoj je la tradukaĵoj de Tindalo pri la Genezo kaj la titolpaĝo de pluraj tiamaj pamfletoj supozeble estis presitaj de Hans Lufft (1495-1584), la presisto de la libroj de Lutero, kun falsa adreso en Marburgo, kie Lufft neniam havis presoficejon tie. Ĉirkaŭ 1529, Tindalo supozeble translokiĝis al Hamburgo, kunportante siajn verkojn. Tie li reviziis la Novan Testamenton kaj komencis traduki la Malnovan Testamento, krom verki plurajn traktaĵojn.

Oponado al la divorco de Henriko la 8-a[redakti | redakti fonton]

En 1530, li verkis "La Praktikado de la prelatoj", kie li eldiras sian kontraŭan pozicion al la divorco de Henriko la 8-a (1491-1547) kun Katerina de Aragono (1485-1536) favore al Ana Boleno (1507-1536), kredante ke ĝi estis ago kontraŭ la Skribaĵoj kaj estis ruza komploto de la kardinalo Wolsey por implikigi la reĝon en la papan kortegon de Julio de Mediĉo (1478-1534). Tamen, la reĝa malamo direktiĝis al Tindalo kaj Henriko petis al Karlo la 5-a (1500-1558) aresti la gloran tradukiston kaj revenigi lin al Anglio sub la kondiĉoj de la "Traktado de Kambrajo", tamen, la imperiestro respondis ke formalaj evidentaĵoj necesus por la ekstradicio. Tindalo registris sian kazon per "Respondo al Dialogo de Siro Thomas More"[5].

Perfido kaj morto[redakti | redakti fonton]

Eventuale, Tindalo estis perfidita de Henry Phillips[6] al la imperiaj aŭtoritatuloj, kaptita en Antverpeno en 1535, kaj tenita en la Kastelo de Vilvoorde, apud Bruselo. Li estis juĝita kaj akuzita pri herezo, en 1536, kaj kondamnita al morto en la brulŝtiparo, malgraŭ la klopodoj de Thomas Cromwell (1485-1540) liafavore. Tindalo estis ĝismorte strangolita sur brulŝtiparo, kaj tiam lia senviva korpo estas bruligita. Liaj lastaj vortoj, diritaj ĉe la brulŝtuparo kun fervora sento, kaj laŭtvoĉe, estis "Sinjoro, malfermu la okulojn de la reĝo de Anglio". La tradicia tago pri memorfesto al li estas la 6-a de oktobro, tamen, registroj pri la aresto de Tindalo sugestas ke la vera dato de lia ekzekuto povus esti kelkajn semajnojn antaŭajn. John Foxe (1516-1587) mencias la 6-an de oktobro kiel lia memordato, tamen lia ekzakta mortodato ne estas konata. Ene de la venontaj kvar jaroj, laŭpete de la sama reĝo, kvar anglaj tradukaĵoj de la Biblio estis plublikigitaj en Anglio, inklude de la oficiala "Granda Biblio" de Henriko. Ĉiuj surbaze en la verko de Tindalo.

Iu kleriko senrimede alkroĉita al la romkatolika dogmo, iam insultis Tindalon per la jena deklaro:"Ni estas pli bonaj sen la leĝoj de Dio ol tiuj de la papo". Tindalo furioziĝis pro tiom da romkatolikaj herezoj, kaj rediris: "Mi defias la papon kaj liajn leĝojn. Kaj se Dio permesos al mi vivi multajn jarojn, mi donos al la junulo kiu plugas la teron pli da konado pri la skribaĵoj ol la papo mem!"

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]