Filippo Brunelleschi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipo Brunelesko
(1377-1446)
Portreto de Brunelleschi en la verko de Georgo Vazari, 1568
Portreto de Brunelleschi
en la verko de Georgo Vazari, 1568
Persona informo
Filippo Brunelleschi
Naskiĝo 1377
en Florenco,  Italio
Morto 15-a de aprilo 1446
en Florenco,  Italio
Tombo Katedralo Santa Maria del Fiore vd
Lingvoj itala vd
Familio
Parencoj Andrea Cavalcanti vd
Profesio
Okupo skulptisto • konstruinĝeniero • inĝenieroarkitektooraĵisto vd
Laborkampo renesanca arkitekturo vd
Aktiva en FlorencoRomo vd
Verkado
Verkoj Katedralo Santa Maria del Fiore ❦
Santo Spirito ❦
Crucifix in Santa Maria Novella vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filippo Brunelleschi (1377-1446) estis itala arkitekto, inĝeniero, oraĵisto kaj skulptisto. La profilo de Brunelleschi aperas en la anonima pentraĵo, iam atribuita al Paolo Uccello, kune kun aliaj kvar fondintoj de la florenca scenarto: Giotto, Paolo Uccello mem, Donatello kaj Antono Manetti. Li estis samtempulo de Leon Battista Alberti (1404-1472), Lorenzo Ghiberti (1378-1455) kaj Masaccio (1401-1428). Georgo Vazari inkludis la vivon de Brunelleschi en sia verko Vivo de la plej bonaj italaj arkitektoj, pentristoj kaj skulptistoj, eldonita inter 1542 kaj 1550.

Unuaj konsideroj[redakti | redakti fonton]

Li estas unu el la unuaj granda komencantoj de la "Florenca Renesanco" kune kun Mazaĉo kaj Donatello. Specife, Brunelleschi, kiu estis la plej antikva, estis la deirpunkto por la du aliaj, kaj al li oni devas la elpenson de la perspektivo kiel sola fuĝopunkto, aŭ la "lineara kaj centriga perspektivo". Post iom da tempo lerninte oraĵarton, kaj kiel skulptisto, li sin dediĉis unue al arkitekturo, kreinte, ĉefe en Florenco, konstruaĵojn kaj laikajn kaj religiajn, kiuj fariĝis modelaj por la venontaj arkitektoj. Inter ili troviĝas la kupolo de la Preĝejo de Sankta Maria de la Floro, ia ĉefverko pri inĝenierado konstruita sen la uzo de la tradiciaj teknikoj, samkiel la Cintro.

Kun Brunelleschi naskiĝas la figuro de la moderna arkitekto, kiu, krom lia envolviĝo en la operaciaj teknikaj procezoj, tiel kiel la mezepokaj konstruestroj, li havis ankaŭ signifoplenan kaj konscian rolon en la dezajno-fazo: li ne plu plenumas pure mekanikan arton, sed krom tio li estas intelektulo praktikanta la liberalan arton, fonditan sur la matematiko, geometrio kaj historia konado.

Lia arkitekturo karakterizis sin per la konkretigo de monumentaj verkoj, konstruitaj ekde bazo korespondanta al entjero, esprimeblaj per florencaj brakoj[1], el kiu estis elprenitaj multobloj kaj submultobloj ĝis atingo de la proporcioj por tuta konstruaĵo. Li reprenis la klasikan arkitektan modelon kaj la uzon de la arko en la samaj proporcioj, neforhaveblaj por la geometria matematika raciigo de la planoj kaj dezajnoj. Iu karakteriza trajto de liaj verkoj estas la pureco de la formo, elprenita per esenca kaj rigora rimedo el la dekoraciaj elementoj. Tipaj tiurilate estis la uzo de la griza ŝtono al la arkitetaj strukturoj, reliefiĝantaj per klaraj tonoj sur la muroj.

Bruneleschi kaj la pentrado[redakti | redakti fonton]

Lia unua plej granda verko estis teoria, ĉar per ĝi li formulis la unuan leĝon pri la konusa perspektivo[2], ia sistemo de grafika reprezentaĵo bazita laŭ la projekcio de volumo sur iu plano, kiu faras uzon de projekciigaj rektoj. Tio estis ĉefelemento por la renesanca pentrado, ĉar ĝi estas la reprezentaĵo kiu pli alproksimiĝas al la reala vidado, krom esti pli simila al la bildoj, kiujn ni perceptas en la objektoj.

Brunelleschi kiel skulptisto[redakti | redakti fonton]

Decidinte gajni la vivon kiel skulptiston, li partoprenis en konkurso kies konkurintoj devas plenumi basreliefojn en la bronza pordego de la Basptisterio de Florenco, en 1401, kun la temo La Ofero de Isaako. En la scenejo devis ĉeesti Abrahamo, Isaak, unu anĝelo, du servistoj apud azeno, brulligno kaj ŝafo.Laŭ lia biografo Antono Manetti (1423-1497), Brunelleschi venkis la konkurson, kune kun Lorenzo Ghiberti, kiu rifuzis kunlabori kun li, pro tio ke iliaj stiloj estis malsamaj, kaj la laboro estis komisiita al Ghiberti, kiu kompletigis la pordon de la baptisterio.

La arkitekturo de Brunelleschi[redakti | redakti fonton]

Filippo Brunelleschi estas la komencinto de la arkitekturo kun renesanca stilo, kies karakterizaĵo estas la rompomomento kun la antaŭa stilo: la gotika arkitekturo, serĉinte sian inspiron pere de interpretado de la Klasikarto[3], kiu estis konsiderata kiel la plej perfekta modelo de la Belartoj.

Kupolo de la Katedralo de Florenco[redakti | redakti fonton]

Kupolo de la Katedralo de Sankta Maria del Fiore, la Katedralo de Florenco

La kupolo de la Katedralo de Florenco aŭ Santa Maria del Fiore estas lia plej fama kaj plej polemika laboro. Ĉi supermezura kupolo elstarigas ne nur la kunaĵon de la preĝejo, kiu estas vida referenco en la tuta urbo Florenco. La Katedralo de Florenco estas gotikostila kaj estas konstruita de Arnolfo di Cambio (1240-1310), sed ĝi restis nekompletigita.

En la 19-a de aŭgusto 1418 publika konkurso plenumiĝas por solvi la problemon de la kupolo, kaj 200 orflorenoj estas proponita al tiu kiu prezentus plej bonan projekton por la problemo. El 17 partoprenintoj nur du restis: Filippo Brunelleschi kaj ree Lorenzo Ghiberti. Per la helpo de Nanni di Banco (1380-1421) kaj Donatello, Brunelleschi faris elmontron en la Placo de la Duomo[4], kreante modelon da kupolo per brikoj kaj kalkoŝtono, en la spaco inter la Katedralo kaj la Sonorilturo. La elmontrado pozitive kontentigis la teknikojn de la Duomo, kaj pago de 45 orflorenoj estas farita en la 20-a de decembro 1419. En la 27-a de marto 1420 estas farita fina konsulto, kiu finfine atribuis la laborojn, en la 26-a de aprilo, al Brunelleschi kaj Ghiberti, kiuj estas nomumitaj Kuratoroj de la Kupolo, helpataj de la konstruestro Battista d'Antono. La enspezo estis modesta: nur po tri orflorenoj ĉiukape. La dua respondeculo pri la laboro post Brunelleschi estus Ĝuliano de Arrigo (1367-1446), pli konata kiel Pesello, kaj Ghiberti nomumis kiel vico Giovanni di Gherardo da Prato (1360-1446).

La Hospitalo de la Senpekuloj (1419-1444)[redakti | redakti fonton]

En 1419 li eklaboris, komisiita de la Arte della Seta[5], kiu estis florenca korporacio respondeca pri la plej gravaj verkoj de la itala renesanco. La Hospitalo de la Senpekuloj estis lia unua konstruaĵo laŭ la klasikaj kanonikoj. Ĝi verdire estis orfejo kaj Brunelleschi dezajnis komplekson kiu reprenis la tradiciojn de aliaj hospitaloj[6], samkiel tiu de Sankta Mateo[7] en la fino de la 14-a jarcento. La konstruaĵo komencis en la 19-a de aŭgusto 1419 kaj la pagoj registras la ĉeeston de Brunelleschi en la konstruloko en la fino de 1427, post kiam Francesco della Luna ekprenis la laboron. Aldonoj kaj modifoj, faritaj por malaltigi la koston de la originala projekto de Brunelleschi, estas malfacile identigeblaj, sed certe estis reliefaj, samkiel atestas Antono Manetti, lia biografo, kiu raportas plurajn kritikojn de la Majstro al la plenumantoj de la konstruaĵo. Brunelleschi ne nur dezajnis la fasadon de la konstruaĵo, sed ankaŭ studis ties socian funkcion, harmoniigante la apudan placon kaj la urbocentron tra la nuna strato de la servistoj[8].

Baziliko de Sankta Laŭrenco (1421-1440)[redakti | redakti fonton]

Antikva Sakristio[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ en 1420, Giovanni di Bicci de' Medici (1360-1429), kiu partoprenis en la florenca komisio, atribuis al li la konstruaĵon de tiu kiu estonte nomatus Malnova Sakristio de la Preĝejo de Sankta Laŭrenco, krom alia familia kapelo apud la maldekstra kruciĝo de la baziliko.

Brunelleschi plenumis la laboron inter 1421 kaj 1428 kaj ĝi fariĝis la sola arkitekta konstruaĵo plene kompletigita de la granda arkitekto. La sakristio, kreita kiel sendependa strukturo, kvankam komunikante kun la preĝejo, komponiĝas per ĉefa kupeo kun kvadrata plano, flankita de du etaj servomedioj, kun barelvolbo, unu el la plej antikvaj aplikadoj de ĉi-tipo de kovrado en la renesanca arkitekturo.

Milito inter Florenco kaj Luko[redakti | redakti fonton]

En 1430, Brunelleschi, Donatello, Michelozzo kaj Ghiberti estis komisiitaj en la defendotasko de la florenca tendaro dum la milito kontraŭ Luko. Brunelleschi alvenis en la batalkampon en la 5-a de marto, kiam la florencoj eksieĝis la urbon. Filippo studis manieron pri deviado de la rivero Serchio kaj inundado de la urbo, kaj el aprilo ĝis junio li ellaboris kompleksan sistemon de kluzoj al Nordo, kunordigitaj kun sistemo de dokoj en alia flanko. La entrepreno montriĝis fiasko kaj la akvo invadis la florencan tendaron, malpermesante la sieĝon.

Reirante, li denove sin dedicis al la senĉesa laboro de la kupolo. En 1431, li estas dungita por pretigo de la altaro de Sankta Zenobo kaj kreado de kripto kiu neniam okazis, en la Duomo de Florenco.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Hospitalo de la Senpekuloj, unua verko de Brunelleschi
Forofero de Izako
Templo de Minerva Medica, en Romo, certe studita de Brunelleschi en unu el siaj vojaĝoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Belegaj prezentaĵoj de Youtube[redakti | redakti fonton]

Brunelleschi kaj Google Books[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]