Vitruvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitruvio
Vitruvius.jpg
Persona informo
Marcus Vitruvius Pollio
Naskiĝo
en Formia
Morto
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Profesio
Okupo arkitektoverkisto [#]
Aktiva en Italio [#]
Verkado
Verkoj De architectura [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vitruvio Poliono (latine Vitruvius Pollio) (ĉirkaŭ 90-10 a.K) estis romia arkitekto kaj inĝeniero. Li verkis inter 25-23 a.K. deklibran verkon kun titolo "De architectura" (Pri Arkitekturo). La verkon li dediĉis al imperiestro Aŭgusto.

La unuaj sep volumoj okupiĝas pri la konstruado, la 8-a pri la akvoprovizado, kanaloj, akveduktoj, la 9-a pri la tempomezuro (sunhorloĝoj, akvo-horloĝoj), la 10-a pri maŝinoj, inkluzive militistaj.

Lia verkaro estis pionira siatempe, kaj dum multaj postaj jarcentoj inspiris artistojn verki ilustraĵojn al la origine senbilda verko. La supozeble plej fama el tiuj verkoj estas la vitruvia homo de Leonardo da Vinci.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Aperis en Antologio Latina, vol.2, paĝ. 547-549, etaj ekzemplaj tekstoj kune kun bildo pri akvopumpilo.