Santillana del Mar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Santillana del Mar
Administre
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Departemento Kantabrio
Subdepartemento Kantabrio
Kantono Kantabrio
Poŝtkodo 39330
Urbestro:
Aktuala mandato
Ángel Rodríguez Uzquiza
2019 ĝis {{{ĝisJaro}}}
Geografie
Geografia situo 43° 23′ 36″ N, 4° 6′ 17″ O (mapo)43.3933333333334.1047222222222Koordinatoj: 43° 23′ 36″ N, 4° 6′ 17″ O (mapo)
Alteco min.
{{{min}}}
mez.
82
maks.
{{{maks}}}
Areo 28,46 km2
Loĝantaro 4007 (2007)
Denseco 141/km2
Information icon.svg
vdr
Strato en Santillana del Mar
Strato en Santillana del Mar

Santillana del Mar, municipo en Kantabrio (Hispanio), 31 Km de Santandero kun ĉirkaŭ 4000 loĝantoj. Ĝi situis sur la norda Jakoba vojo al Santiago-de-Kompostelo.

En ĝi situas la mondfama groto Altamira, kun gravegaj ŝtonepokaj grotopentraĵoj. En la muzeo de Altamira ekzistas kopio de la originalaj pentraĵoj el la groto.

Plej bela vilaĝo de Hispanio[redakti | redakti fonton]

La ĉefvilaĝo estas mezepoka kaj la plejmulto de la tiamaj konstruaĵoj konserviĝis preskaŭ sensanĝaj. Tial ĝi estis elektita kiel "la plej bela vilaĝo en Hispanio" ((Asociación Los Pueblos más Bonitos de España)[1]. En La Nausée, Jean-Paul Sartre ankaŭ priskribis la vilaĝon Santillana kiel "la plej bela vilaĝo de Hispanio".

Festoj[redakti | redakti fonton]

La 16-an de aŭgusto oni festas la Fiesta de San Roque dum kiu oni kantas tipajn katabriajn kantojn por festi la alvenon de la printempo.

Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

En 1985 la groto Altamira estis en deklarita 'heredaĵo de la homaro' fare de UNESKO kun la motivado ke "Altamira reprezentas unu el la plej famaj lokoj de prehistoria arto".

La 17 kavernoj troviĝantaj en la apudeco la ĉefa kaverno de Altamira formas aldonon sur la listo de monda heredaĵo de Unesko. La desegnaĵoj, pentraĵoj sur la muroj apartenas al la plej fruaj artaj esprimoj de la homaro[2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la municipo

Oficiala retejo de la grotoj Altamira[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kaverno altamira

Monda heredaĵo de Unesko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas grandparte traduko bazita sur la nederlanda kaj itala versioj de vikipedio je la 14-a julio 2017.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. (hispana) Santillana del Mar se incorpora a la Asociación Los Pueblos más Bonitos de España', www.europapress.es
  2. (angla) Unesco - Cave of Altamira and Paleolithic Cave Art of Northern Spain