Kapitula kirko de Santillana del Mar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapitula kirko de Santillana del Mar
Kolegiata preĝejomonumento [+]

LandoHispanio
RegionoKantabrio

SituoSantillana del Mar
- koordinatoj43° 23′ 32″ N, 4° 6′ 22″ U (mapo)43.392217-4.106006Koordinatoj: 43° 23′ 32″ N, 4° 6′ 22″ U (mapo)
Areo0 km² (0,25 ha) [+]

Kapitula kirko de Santillana del Mar (Kantabrio)
Kapitula kirko de Santillana del Mar (Kantabrio)
DEC
Kapitula kirko de Santillana del Mar
Kapitula kirko de Santillana del Mar
Lokigo de Kantabrio en Hispanio
Map
Kapitula kirko de Santillana del Mar
Vikimedia Komunejo:  Collegiate of Santa Juliana, Santillana del Mar [+]
vdr

La Kapitula kirko de Santillana del Mar, en hispana Colegiata de Santa Juliana de Santillana del Mar (Kantabrio, Hispanio), kiun ĝi nomis (Sant Iuliana iĝis Santillana), estas unu de la romanikaj monumentoj plej reprezentaj de la regiono. Ĝi estis deklarita Nacia Monumento de Hispanio la 12an de Marto 1889.

En 2015, en la aprobo fare de la Unesko de la ampleksigo de la Jakoba vojo en Hispanio al la aldono «Caminos de Santiago de Compostela: Camino francés y Caminos del Norte de España», ĝi estis inkludita kiel unu de la unuopaj havaĵoj (n.º ref. 669bis-012) de la Jakoba marborda vojo.

​Ŝajne fine de la 9-a jarcento jam ekzistis tie ermitejo dediĉita al supozita martirino Sankta Juliana. Poste estis romanika templo de monaĥejo de benediktanoj, kiu poste iĝis kolegiata preĝejo de komunumo de pastroj de Sankta Aŭgusteno, kaj tiukadre suferis aldonojn kaj reformojn.

Temas pri preĝejo de tri navoj kvarpartaj kaj transepto, tri duoncirklaj absidoj, cilindra turo, kaj kupolbazo super la navokruciĝejo. Estas ankaŭ klostro kaj abatejaj dependaĵoj. La centra navo estas pli larĝa ol la flankaj navoj kaj tial la navokruciĝejo estas kvadratplanita. Krome oni konstruis kvadratbazan sonorilturon kiu el ekstero similas ak tiu kiu staras super la navokruciĝejo, kio havigas simetrian aspekton el la suda fasado. Menciindas la ĉefa pordego sude kiu ebligas aliron el la placo, kaj alia pordego norde kiu komunikas la preĝejon kun la klostro.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ortiz de la Azuela, Julián (1919). Monografía Antigua Colegiata De Santillana Del Mar. Editorial Maxtor. España. ISBN 84-95636-44-1 (faksimilo).