Katania ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katania ebenaĵo

La Katania ebenaĵo (sicililingve La Chiana di Catania, itallingve: La Piana di Catania) estas la plej granda kaj plej grava ebenaĵo en Sicilio. La ebenaĵo kovras areon de 430 km², preskaŭ kvinono de la tuta ebenaĵo de la insulo kaj estas unu el la plej grandaj en suda Italio. La Katania ebenaĵo estis formita pro la akumulado de aluviaj deponaĵoj de la riveroj Dittaino, Gornalunga, Simeto kaj ĝiaj alfluantoj. Ĝi estas ĉirkaŭita de montoj kaj montetoj: Etna superregas ĝin per sia impona maso kaj, laŭ certa maniero, estas la arkitekto de ĝia fekundeco kun la produktoj de ĝia vulkana agado. La ebenaĵo estas formita pro apero de malnova vulkano de la praa golfo, kiu ekzistis en ĝia loko, inter la siciliaj Apeninoj, norde, kun la montaroj de la Nebrodi kaj sude la ĉeno konstituita de la Ereaj montoj kaj la Ibleaj montoj. La teritorio de la Katania ebenaĵo konsistas el parto de la provincoj Katanio, Sirakuzo kaj Enno.