Ereaj montoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ereaj montoj

La Ereaj montoj (en la itala lingvo, Monti Erei) estas montara sistemo situanta en la centro de la insulo Sicilio, precipe en la centra kaj norda parto de la provinco Enna. La plej alta pinto estas la Monto Altesina, kun 1.192 super la marnivelo.

La Ereaj montoj havas kalkoŝtonan originon kaj ne atingas grandajn altecojn. En la pasinteco, tie troviĝis la plej grava produktado de sulfuro en la tuta mondo, kiel hodiaŭ atestas la multnombraj min-parkoj, kiu plej granda estas Floristella-Grottacalda.

Ekzistas pluraj lagoj en la montara sistemo, kiel la lago Pergusa, kies bunta kaj diversa birdaro igis ĝin unua naturrezervejo en Sicilio, kaj la lago Pozzillo, la akvorezervejo plej granda de la insulo.

Pro la abrupta pejzaĝo, apenaŭ estas grandaj loĝlokoj (malpli ol 200.000 loĝantoj). La montara sistemo estas la hejmo de la plej granda itala urbo situanta super 900 m je alteco kaj la plej granda provinca ĉefurbo en Eŭropo, Enno, kiu gastigas ĉirkaŭ sesonon el la tuta loĝantaro de Ereaj montoj.