Enno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enna)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enno
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Sicily.svg Sicilio
Provinco EN Enna
Geografia situo 37° 34′ N, 14° 16′ O37.56666666666714.266666666667Koordinatoj: 37° 34′ N, 14° 16′ O
Alto super marnivelo 1.196 m
Areo 357 km²
Loĝantaro 27243 (2018)
Loĝdenso 81 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Enna bassa, Pergusa, Borgo Cascino, Calderari , Bondo Ennate
Najbaraj komunumoj Agira, Aidone, Assoro, Calascibetta, Caltanissetta (CL), Gangi (PA), Leonforte, Piazza Armerina, Pietraperzia, Santa Caterina Villarmosa (CL), Valguarnera Caropepe kaj Villarosa
Patrono Maria
Festa tago 2-a de julio
Nomo de loĝantoj ennesi
Poŝtkodo 94100 94010
Imposta kodo C342
Kodo laŭ ISTAT 086009
Telefona prefikso 0935
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg
Panoramo

Enno (itale Enna, sicilie Castruggiuvanni) estas itala komunumo el 27 011 loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma provinco, en Sicilio. La urbo nomiĝis Castrogiovanni ĝis la jaro 1927, kiam ĝi reprenis sian antaŭan malnovan nomon Enna. Ĝi estas konata pro tio ke ĝi estas la plej alta provinca ĉefurbo en Eŭropo, 931 metroj super la marnivelo. Ĝi apartenas al la regiono Sicilio kaj al la provinco Enna. Fine de 2018 en la komunumo vivis 27 243 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Agira, Aidone, Assoro, Calascibetta, Caltanissetta (CL), Gangi (PA), Leonforte, Piazza Armerina, Pietraperzia, Santa Caterina Villarmosa (CL), Valguarnera Caropepe kaj Villarosa.

La urbo ricevis plurajn difinaĵojn: Urbs Inexpugnabilis, (urbo nekonkerebla) de la romianoj pro ĝia nekonkerebleco, Ombelico di Sicilia, (umbiliko de Sicilio) pro ĝia geografia centreco en la insulo, kaj Belvedere di Sicilia, (Belvidejo de Sicilio) pro la belaj panoramaj vidoj el diversaj direktoj.

En la tri lastaj jarmiloj ĝi estis preskaŭ nekonkerebla urboj por sikanoj, grekoj, romianoj, bizancanoj, araboj, normandoj, ŝvabioj kaj aragonanoj. Enno konservas la kastelon, la Rocca di Cerere kaj katedralon. En ĝi troviĝas ankaŭ la sidejo de la Universitato Kore.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]