Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch
Llanfairpwllgwyngyll | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | LL61 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 107 () [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 13′ N, 4° 12′ U (mapo)53.223333-4.199444Koordinatoj: 53° 13′ N, 4° 12′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 38 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Llanfairpwllgwyngyll [+] | |||||
Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch (IFA:[ˌɬan.vair.puɬ.ˌɡwɨn.ɡɨɬ.ɡo.ˌɡer.ə.ˌχwɨrn.ˌdro.buɬ.ˌɬan.tə.ˌsil.jo.ˌɡo.ɡo.ˈɡoːχ], ▶), mallonge Llanfairpwllgwyngyll, estas vilaĝo en insulo Môn (Anglesey) en Kimrio.
Per siaj 58 literoj ĝi estas taksita la plej longa loknomo de Eŭropo kaj la trie plej longa de la mondo. (Tamen laŭ kimra vidpunkto ĝi nur enhavas 51 literojn, ĉar LL kaj CH estas unuopaj literoj en la kimra alfabeto.) Multaj turistoj vojaĝas al la vilaĝo por fotiĝi antaŭ la ŝildo de la trajnstacio.
Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch estas nomo neoficiala. Oficiale la loko nomiĝas Llanfairpwllgwyngyll (20 literoj; kimralfabete 17 literoj). Tiun ĉi nomon oni mallongigas kiel "Llanfairpwll" (kimralingve), "Llanfair PG" (Anglalingve) aŭ simple "Llanfair".
Signifo
[redakti | redakti fonton]La nomo estas longa kunmetaĵo de kimraj vortoj. La kimra lingvo havas tiun trajton, ke kaj adjektivoj kaj posedantoj postsekvas la ĉefan substantivon, kio ebligas ĝuste tiajn ĉi nomojn. (Llyfr mawr "granda libro", llyfr Tom "la libro de Tom".) Llan Fair signifas "La kirkon de Mair (Maria)". La tutan nomon oni povas traduki pli-malpli jene: "La kirko de (Sankta) Maria en la kavaĵo de la blanka avelujo ĉe la kirlo rapida kaj la kirko de (Sankta) Tysilio de la kaverno ruĝa"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La vilaĝa hejmpaĝo, kiu troviĝas en Guinness-libro de rekordoj de 2002 kiel la monde plej longa nomo de retejo
- Kanto, kiu instruas prononci la nomon de la vilaĝo ĉe Youtube.com; se vi ne komprenas la anglan parton, tio ne gravas, la celo estas ekzerci sin pri la loknomo kimra mem!