László György Lajtha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László György Lajtha [lAslO djordj lajta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lajtha László György estis hungara kuracisto, profesoro, onkologo, biologo pri radiado, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1983). Lia patro estis László Lajtha.

László György Lajtha [1] naskiĝis la 25-an de majo 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de marto 1995 en Britio en Oksfordo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László György Lajtha akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1944, poste li samloke instruis. En 1947 li forlasis la landon kaj li plulernis en Oksfordo. Inter 1951 kaj 1983 li estis laboratoriestro en hospitalo en Oksfordo kaj ankaŭ profesoro en universitato de Manĉestro (1970-1983), poste li instruis samloke kiel emerito ĝis 1995. Li estis ankaŭ spertulo de WHO (1973-1986). Li ricevis premiojn. Li okupiĝis pri kancero, hematologio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • The Use of Isotopes in Haematology (1961)
  • Cellar Dynamics of Haemopoiesis (1979)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Laszlo Lajtha Laboratory en Menĉestro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.