Socialista Partio de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
emblemo

La Socialista Partio de Ameriko (SPA) - angle Socialist Party of America - estis demokrate socialisma kaj socialdemokrata politika partio en Usono formita en 1901 per fuzio inter la tiutempe tri jarajn aĝa Socialdemokrata Partio de Ameriko kaj malkontentaj elementoj de la Socialista Laborista Partio de Ameriko, kiuj disiĝis de la ĉefa organizo en 1899.

En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, ĝi tiris signifan subtenon de multaj malsamaj grupoj, inkluzive de sindikatanoj, progresemaj socialreformantoj, popularismaj kamparanoj kaj enmigrintoj. Tamen ĝi rifuzis formi koaliciojn kun aliaj partioj, aŭ eĉ permesi al siaj membroj voĉdoni por aliaj partioj. Eugene V. Debs dufoje gajnis pli ol 900 000 voĉojn en prezidantaj elektoj (1912 kaj 1920) dum la partio ankaŭ elektis du reprezentantojn (Victor L. Berger kaj Meyer London), dekojn da ŝtataj leĝdonantoj, pli ol cent urbestrojn kaj sennombrajn malpli grandajn oficialulojn.

La fervora opozicio de la partio al usona partopreno en la unua mondmilito, kvankam bonvenigita de multaj, ankaŭ kaŭzis oficialan subpremon kaj fortan persekutadon. La organizo estis plue frakasita de frakcia milito pri kiel reagi al la Oktobra Revolucio en la Rusa Respubliko en 1917 kaj la starigo de la Komunista Internacio en 1919 - multaj membroj forlasis la partion favore al la Komunista Partio de Usono.

Post apogado de la prezidenta kampanjo de Robert La Follette en 1924, la partio revenis al sendependa ago sur la prezidenta nivelo. Ĝi havis modestan kreskon en la fruaj 1930-aj jaroj pro la prezidenta kandidato Norman Thomas. La apelacio de la partio malfortiĝis pro la populareco de la Nova Interkonsento de prezidanto Franklin D. Roosevelt, la organizo kaj fleksebleco de la Komunista Partio de Alberto sub Earl Browder kaj la deziro de la revigliĝinta laborista movado subteni bonvolajn politikistojn de la Demokrata Partio. Malharmoniiga kaj finfine malsukcesa provo plilarĝigi la partion koncedante anojn de Lev Trockij igis multajn tradiciajn malnovajn anojn foriri kaj formi la Socialdemokratan Federacion (Social Democratic Federation). Dum la partio ĉiam estis forte kontraŭfaŝisma kaj kontraŭstalinisma, ĝia opozicio al la usona partopreno en la dua mondmilito kostis al ĝi internan kaj eksteran subtenon.

La partio ĉesis kandidati al prezidentaj elektoj post 1956, kiam ĝia kandidato Darlington Hoopes gajnis malpli ol 6 000 voĉojn. En la lastaj jardekoj de la partio, ĝiaj membroj, multaj el ili elstaraj en la moavdoj por laborismaj, pacaj, civilaj rajtoj kaj civilaj liberecoj, esence malkonsentis pri la rilato de la socialisma movado al la laborista movado kaj la Demokrata Partio kaj pri kiel plej bone progresigi demokration eksterlande. En 1970–1973, ĉi tiuj strategiaj diferencoj fariĝis tiel akraj, ke la Socialista Partio de Ameriko ŝanĝis sian nomon al "Social Democrats, USA" - do "Socialdemokratoj, Usono". Gvidantoj de du el ĝiaj partikunvenoj formis apartajn socialismajn organizojn, nome la Socialista Partio de Usono kaj la Demokrata Socialisma Organiza Komitato (Democratic Socialist Organizing Committee), ĉi-lasta fariĝis antaŭulo de la plej granda nuntempa socialisma organizo en Usono, la Demokrataj Socialistoj de Ameriko (Democratic Socialists of America).