Karl Hjalmar Fröding
Aspekto
(Alidirektita el Karl Fröding)
Karl Hjalmar Fröding | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1886 |
Morto | 26-an de aprilo 1949 (62-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto |
Karl Hjalmar FRÖDING (naskiĝis la 21-an de majo 1886 en Mullsjödal, mortis la 26-an de aprilo 1949 en New Auburn[1]) estis sveda esperantisto, lignaĵisto kaj Esperanto-instruisto.
Karl Fröding lernis Esperanton en 1902 en Svedujo. Li organizis Esperanto-klubon en Rockford, Usono, en 1904, kaj gvidis diversajn kursojn. Li fondis Skandinavan Esperanto-Instituton, poste Amerikan Esperanto-Instituton. Li eldonis kaj redaktis Skandinavan Esperantiston (1916-17 kaj 1922-23) kaj Sciencan Gazeton (1932).
Verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]- An easy course in Esperanto for correspondance schools. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1931. 20 paĝoj.
- Kort lärobok i Esperanto: åtta lektioner. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1934. 20 paĝoj.
Tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Jack London: La forto de la fortaj. Amsterdam 1914. 20 paĝoj. (Serio da eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo 18.)
- G. W. Barnert: De viandomanĝado al senvenena dolĉfrukta dieto. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1932. 15 paĝoj.
- Upton Sinclair: Jimmie Higgins. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1934. 369 paĝoj.
- Jiddu Krishnamurti: La problemoj de la vivo. Demandoj kaj respondoj. Madison: Amerika Esperanto-Instituto, 1935. 16 paĝoj.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri De viandomanĝado al senvenena dolĉfrukta dieto
|