Franciska de Braganzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Franciska de Braganzo
Princino de la Brazila Imperio

FranciscaBrasilJoinville02.jpg

Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1824 (1824-08-02)
en Rio-de-Ĵanejro, Flag of Brazil (1870–1889).svg Brazila Imperio
Morto 27-an de marto 1898 (1898-03-27) (73-jara)
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Tombo Chapelle royale de Dreux [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Subskribo Franciska de Braganzo
Familio
Dinastio Dinastio de Orléans [#]
Patro Petro la 1-a de Brazilo [#]
Patrino Maria Leopoldina de Aŭstrio [#]
Gefratoj Paŭlino de Brazilo • Maria la 2-a • Princess Maria Amélia of Brazil • Januario de Brazilo • Isabel Maria de Alcântara Brasileira • Petro la 2-a de Brazilo • Miguel, Prince of Beira • João Carlos, Prince of Beira [#]
Edzo

François d'Orléans, Prince of Joinville [#]

Idoj Princess Françoise of Orléans • Prince Pierre, Duke of Penthièvre • unnamed son d'Orléans [#]
Profesio
Okupo aristokrato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Franciska de Braganzo (1824-1898) estis Princino de Brazilo, Princino de Joinville kaj Infantino de Portugalio, ŝi estis la kvara filino de la Imperiestro Dom Petro la 1-a (1798-1834) kun ties edzino Maria Leopoldina (1797-1826) - filino de Francisko la 1-a (1768-1835) - kaj fratino de la lasta imperiestro de Brazilo Dom Petro la 2-a (1825-1841). Ŝia kompleta nomo estis Franciska Karolina Joana Karlota Leopoldina Romana Ŝavier de Paula Micaela Gabriela Rafaela Gonzaga.

Franciska, princino de Joinville, pentraĵo el 1844 far Franz Xaver Winterhalter (1805–1873)

Ŝi estis fratino de Dom Petro la 2-a (1825-1841), Paula Mariana de Bragança (1823-1833) kaj Januária Maria de Bragança (1822-1901). Ŝia nomo estis elektita de sia patro kiel omaĝo al la Rivero Sankta Francisko[1], kies naskiĝo kuŝas en la subŝtato Minas-Ĝerajso. Ŝi perdis sian patrinon, Dona Leopoldina (1797-1826), kiam ŝi estis trijara. Kiam ŝi estis 7-jara, ŝi vidis sian patron Dom Petro la 1-a (1798-1834), sian duonpatrinon Amelia de Leuchtenberg (1812-1873) kaj sian plej maljunan fratinon Dona Maria la 2-a (1819-1853), foriri al Lisbono. La princino kreskis sub strikta edukiteco.

Edziniĝo[redakti | redakti fonton]

En 1837, Francisko Fernando de Orleano, la Princo de Joinville (1818-1900), elŝipiĝis en Brazilo, survoje al la Insulo Sankta Heleno, kie li devis preni la mortintajn restaĵojn de Napoleono Bonaparte (1769-1821), kaj porti ilin al Francio. Dum sia vojaĝo, li estis akceptita de Petro la 2-a, kiam li konatiĝis kun la fratino de la imperiestro, la juna princino Dona Franciska.

La admiralo Francisko Fernando estis la tria filo de la reĝo Ludoviko-Filipo el Francio (1773-1850) kaj ties edzino Maria Amélia (1782-1866). En 1843, li reiris al Brazilo, kie li edziĝis al la princino en la 1-a de majo de tiu sama jaro. La geedza paro foriris al Francio en la fregato "La Belle Poule". Ŝi estis 19-jara kaj la fianĉo 25. Kiam ŝi alvenis al Francio la pentristo Ary Scheffer (1795-1858) faris ŝian portreton, en 1844, kiu estas hodiaŭ en la Muzeo de la Romantika Vivo[2], en Parizo. La doto de Dona Franciska egalvaloris al unu miliono da francaj frankoj kaj inkludis bienojn en Sankta Katarino entenante 25 kvadratajn leŭgojn en nordorienta provinco, laŭlonge de la rivero Kaŝoejra, kie hodiaŭ kuŝas la urbo Ĵoinvilo. Malgraŭ tio, la franca krono ankaŭ deziris la landojn proksimajn al la Franca Gvajanio.

Vivo en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Franciska de Braganzo, pentraĵo el 1868

En la franca kortego, la edukita kaj bela Dona Franciska baldaŭ fariĝis unu el la plej popularaj princinoj, kie ŝi estis kromnomita "La Belle Françoise"[3]. Ŝi estis amikino de brazila nobelino edziniĝinta al franca altrangulo, Luísa Margarida de Barros Portugal, pli konata kiel Grafino de Barral (1816-1891).

En 1848, la monarkio estingiĝis en Francio kaj la familio Orleano foriris al ekzilo. Dotita de batalema spirito, Dona Franciska arde negocis kun la respublikanoj la fuĝon de sia familio. En la ekzilo ŝi tenis intensan interŝangon da korespondaĵoj kun sia frato en Brazilo.

Pro financaj malfaciloj, la geprincoj el Joinville negocis la bienojn en Sankta Katarino kun la Germana Koloniiga Kompanio, kiu apartenis al la senatano Christian Mathias Schröder (1778-1860), riĉa komercisto kaj proprietulo de kelkaj ŝipoj. Tiele naskiĝis la Kolonio Dona Franciska, kiu pli malfrue fariĝis la ĉefurbo Joinville, plej granda urbo en la subŝtato Sankta Katarino.

Ame traktita kiel "Mana Ŝika"[4] far sia frato Petro la 2-a, Dona Franciska defendis energiajn rimedojn kontraŭ la ekkresko de la brazila respublikanismo. En 1864, ŝi sendis la princojn Grafo d'Eu (1842-1922) kaj la Duko de Saksio-Koburgo-Gotao, Ludoviko Aŭgusto (1845-1907) al Brazilo, kie ili edziĝis al ŝiaj nevinoj, nome, la Princino Izabela (1846-1921) kaj Leopoldina de Braganzo kaj Burbono (1847-1871) respektive. Ŝi havis du gefilojn: Franciska de Orléans (1844-1925) kiu edziniĝis al Roberto, Princo de Chartres (1840-1910) kaj Petro de Orleano (1845-1919), Duko de Penthièvre.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Brazila Imperia Familio - Dua Generacio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rivero Sankta Francisko.
  2. Muzeo de la Romantika Vivo.
  3. "La Bela Francino"
  4. Karesa portugala formo por Fratino Franciska.