Georg Ferdinand Dümmler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Ferdinand Dümmler
Ferdinand Dümmler, el la katalogo biografia Imagines Philologorum de Alfred Gudeman (1911)
Ferdinand Dümmler, el la katalogo biografia Imagines Philologorum de Alfred Gudeman (1911)
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1859 (1859-02-10)
en Halle (Saale)
Morto 15-an de novembro 1896 (1896-11-15) (37-jaraĝa)
en Bazelo
Tombo Wolfgottesacker
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Ernst Ludwig Dümmler
Okupo
Okupo antropologo • arthistoriisto • arkeologo • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Georg Ferdinand DÜMMLER (naskiĝinta la 18-an de februaro 1859 en Halle, mortinta la 15-an de novembro 1896 en Bazelo) estis germana klasika filologo kaj arĥeologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante nepo de la eldonisto Ferdinand Dümmler kaj filo de la historiisto Ernst Ludwig Dümmler li studis ekde 1877 klasikan filogion kaj arkeologion ĉe la universitatoj de Halle, Strasburgo kaj Bonno. Treege inspiris lin la profesoroj August Krohn (Halle) kaj Adolf Michaelis (Strasburgo). Bonne li instruitis de Franz Bücheler, Hermann Usener kaj Reinhard Kekulé von Stradonitz. En 1882 li doktoriĝis per defendo de la disertaĵo Antisthenica (pri Antisteno). Post la studoj entreprennis lin intensajn studvojaĝojn en la regiono de Mediteraneo. Inter liaj apogistoj nombriĝis ankaŭ la arĥeologo Wolfgang Helbig. Post Grekujo kaj Italujo frekventis li ekde 1885 la Egeajn insulojn (tie li sekvis la spurojn de sia baptopatro Ludwig Roß) kaj Kipron.

Post reveno Germanujon en 1887 Dümmler dungitis privatdocentece ĉe la Universitato de Gießen. Neniam ĉesis liaj paralelaj filologiaj studoj kaj sukcesis en 1889 habilitiĝo danke al la skribaĵo Akademika. Printempe de 1890 li vokitis je orda profesoreco al Bazelo por posteuli Jacob Achilles Mähly). Ses jarojn poste li mortis pro troŝargiĝo labora. Entombigon oni faris sur la tombejo bazela Wolfgottesacker.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kvankam li ne finis grandan verkon kaj ŝajne multon haste kaj tre hipoteze elfaris li brilis per multflanka alproksimiĝemo koncerne sciencojn pri la Antikva epoko.

Filologie[redakti | redakti fonton]

Liaj esploroj ekis disde du malsimilaj kampoj kaj frue vekis Krohn kaj Usener ĉe li intereso pri sokrata literaturo. Tion ĉi koncernas la tezojn Antisthenica (1882) kaj Akademika (1889), la ampleksajn bazelajn aferojn Chronologische Beiträge zu einigen platonischen Dialogen aus den Reden des Isokrates (1890), Prolegomena zu Platons Staat und der platonischen und aristotelischen Staatslehre (1891), Zur Komposition des platonischen Staates, mit einem Exkurs über die Entwickelung der platonischen Psychologie k.a. Ĉie Dümmler strebis pliklarigi la evoluon de la platona docentado kaj esplori la rolon de Platono rilate al antaŭuloj kaj samtempuloj (ekz. Ksenofono; inklude supozojn pri perdiĝintaj skribaĵoj) kaj postaj popularfilozofoj (ekz. Diono Krizostomo). Dümmler sekve bonege prezentis la karakteron de la apologiisto de cinikismo kaj stoikismo stoikistoj, Antisteno; Dümmler bone difinis la dogmajn flankojn de skribaĵoj de sofistoj (Prodikos, Hippaso k.a.). Prikonstitucia ŝtatfilozofio pli kaj pli centris por Dümmler.

Arkeologie[redakti | redakti fonton]

La arkeologiaj laboraĵoj, kiuj ofte aperis en la serioj de la Germana Arkeologia Instituto, relative malmulte temas pri vere arthistoriaj problemoj. Por Dümmler denove plej gravis - laŭ Tucidido kaj Aristotelo problemigi la historian gravecon de la monumentoj. Liaj malgrandaj sed efikaj elfosadoj sur la insuloj Kipro, Amorgos kaj alie forŝovis ombrojn de antaŭaj malklaraj epokaj envicigoj. Li klare limigis la troja-kipra de la insula arto. La pozicio de la mikena kaj de la geometria artoj poste iom alie interpretitis. Tamen siatempe Dümmler pioniris. Italuje Dümmler bone interpretis la gravecon de Ionio koncerne vazojn. Ne estu forgesitaj liaj epigrafiaj atingoj. Li sukcesis legi la enskribon de la broĉo Fibula praenestina.

Dümmler feliĉe kombinis arkeologion kun la tezoro de mitologio interpretante vazobildojn. Por la leksikonego Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft li artikole prezentis plurajn diojn. Religihistorie li ŝatis atentigi pri paraleloj inter la helena kaj la ŝemida mondo.[1]

En 1893 li antaŭ filologoj de Vieno prelegis pri Kulturgeschichtliche Forschung im Altertum kiu kvazaŭ prezentis programon de liaj interdisciplina esploradmaniero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich von Wilamowitz-Moellendorf estis plena de respekto por la laborado de Dümmler konstatante: So fand er endlich in der Kulturgeschichte der griechischen Werdezeit die Aufgabe seines Lebens. Wie er, philosophisch durchgebildet und das monumentale Material beherrschend, daran ging und Religion, Sage, Dichtung, Recht gleichermaßen anpackte, das hat noch keiner versucht, weder vor ihm noch nach ihm.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. "Duemmler, Ferdinand" fare de Franz Studniczka ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 48 (1904), p. 163–166 (tie ĉi interrete)
  • Carl Werner Müller: Wilamowitz und Ferdinand Dümmler, eine schlimme Geschichte. Steiner, Stuttgart 2005, ISBN 3-515-08672-2.
  • Carl Werner Müller: "Müller, Georg Ferdinand". Ĉe: Peter Kuhlmann, Helmuth Schneider (eld.): Geschichte der Altertumswissenschaften. Biographisches Lexikon (=Der Neue Pauly, Supplemente 6). Metzler, Stuttgart/Weimar 2012, ISBN 978-3-476-02033-8, kol. 336–337.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]