Diono Krizostomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Diono Krizostomo
Paroladoj de Diono Krizostomo eldonitaj de Johann Jakob Reiske (1784). Parolado:Pri reĝado
Paroladoj de Diono Krizostomo eldonitaj de Johann Jakob Reiske (1784). Parolado:Pri reĝado
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 2039 (2039-11-30)
en Bursa
Morto 1-an de januaro 120 (0120-01-01) (-1920-jara)
Ŝtataneco Roma regno
Profesio filozofo, verkisto, historiisto, oratoro
Lingvoj greka lingvo, antikva greka lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Diono Krizostomo (40-115) ((latine: Dio Cocceianus; greke: Δίων Χρυσόστομος, aŭ Diono orbuŝa) estis greka historiisto, filozofo, kaj oratoro, kiu vivis dum la romia regado. Li estas konata pro siaj Paroladoj aŭ Prelegoj, leteroj, eseoj kaj aliaj skribaĵoj. Lia kromnomo Krizostomo aŭ "orbuŝa" devenas pro sia admirinda elokventeco. Filostrato lin konsideras unu el la plej grandaj retorikuloj kaj sofistoj en Grekio. Li multe verkis pri politiko, instruado, etiko, filozofio kaj ŝtatismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la romia provinco Bitinio, nune en Turkio kaj lia patro oferis al li kaj liaj gefratoj bonegan edukon. En la komenco de sia vivo, li sin dediĉis al la publika servado kaj al la skribado de sofismaj eseoj kaj retorikaĵoj, sed, poste li intense sin ekdonis al filozofio, tamen, li ne ligiĝis al ajna privata lernejo, kaj, celis apliki sian doktrinon al la ĉiutaga vivo kaj al la aferoj pri publika administrado, kie li okupis altajn postenojn. Tamen, li ŝajne trovis pli da intereso en la stoikaj kaj neoplatonaj lernejoj.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Dum la regeco de la imperatoro Vespaziano li translokiĝis al Romo, kie li laŭŝajne edziĝis kaj havis filon. Pro tio ke li kritikis la regadon de Domiciano kaj tenadis kontaktojn kun konspirintoj, li estis ekzilita. Obee al la konsiloj de la Orakolejo de Delfo, li vestis sin kiel almozpetanto kaj havante ĉemane nenion alian ol kopio de la verko Fedono de Platono kaj la parolado de Demosteno "La ambasado", li ekvivis kiel cinika filozofo, vojaĝante tra landoj norde kaj sude de la Romia Imperio, kaj vizitis Trakion, Mizion[1], Skitujo kaj la lando de la Getauloj[2], kie li ĉiam estis bone akceptita pro sia konvinkpovo kaj arto pri publike paroli, eĉ farante piajn agojn.

Tiam, li fariĝis amiko de Nerva, kaj eĉ uzis sian influpovon sur la trupojn de la bordo por favorigi la amikon, tiam kiam Domiciano estis murdita. Ascendante al la trono, Nerva nuligis lian ekzilon kaj Diono revenis al Prusa, adoptante la familinomon Kocejano kiel elmontro da danko pro la apogo ricevita de la imperiestro. Trajano, sukcedanto de Nerva, ankaŭ fariĝis granda amiko de Diono, kaj multe favoris lin. Lia afabla sinteno faris el li amiko de Apolonio de Tiano kaj Eŭfrato de Tiro (35-118), kaj lia paroladopovo estis admirita de ĉiuj. Liaj lastaj jaroj estis vivitaj en Prusa, kie li envolviĝis pri jurajn reformojn.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mizio aŭ Misia estas regiono en la nordoriento de la antikva Malgrand-Azio, apud Anatolio. Vidu Ago de la Apostoloj 16:7.
  2. Getaoj aŭ Getauloj temas pri antikva popolo el trakia origino, kiuj enloĝis la marĝenojn de la Malalta Danuba Regiono kaj apudaj ebenaĵoj. Deveninte en la 6-a jarcento a. K., la getaoj estis submetitaj al la skitia influo kaj estis konataj kiel lertaj muntitaj arkpafistoj kaj sin dediĉis al la dio Zalmoksis.