Aŭsonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭsonio
Persona informo
Decimus Magnus Ausonius
Naskiĝo 1-an de januaro 310 (0310-01-01)
en Bordeaux
Morto 1-an de januaro 395 (0395-01-01) (85-jaraĝa)
en Langon
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Julius Ausonius vd
Gefratoj Avitianus • Julia Dryadia • Aemilia Melania vd
Edz(in)o Attusia Lucana Sabina vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopolitikistomilitisto vd
Verkado
Verkoj Caesares ❦
Mosella ❦
On Hebrew names ❦
Chronicle ❦
On Hebrew and Athenian names of months ❦
On usurpers ❦
On pre-Roman kings vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Decimus Magnus Ausonius, esperantigebla Decimo Magno Aŭsonio (naskiĝis en Bordozo, tiam Biturigum Viviscorum en 310, mortis samloke ĉirkaŭ la jaro 395) estis poeto de la romia epoko.

Monumento al Aŭsonio en Milano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo, studo kaj edukiĝo[redakti | redakti fonton]

Lia patrina avo Agricio, apartenanta al antikva familio de "keltaj Eduoj", estis vivinta epoke de la gaŭlaj-romiaj imperiestroj kiuj de Postumo ĝis Tetriko regis la Gaŭlojn laŭlonge de jardeko. En tiu epoko de tumultoj, li estis proskribita kaj devigita ekziliĝi ĉe Dax (Akvitanio), kie li pergajnis sian panon praktikante la astrologion kaj magion. [1] La patro de Aŭsonio estis naskita ĉe Bazas sed loĝinta en Bordoso, kie li praktikadis la medicinan arton. Danke al la influo de la filo, li estos nomumita de la imperiestro Graciano prefekto de Ilirio. Li mortis preskaŭ naŭdekjara, laŭ informoj de la filo, post esti vidinta religita ĉion deziritan. La patrino de Aŭsonio laŭŝajne okupiĝis nur pri la familio.[2]

Aŭsonio naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 310, sub Konstantino, do en epoko de trankvileco post longaj konfliktoj pro la povo. Li komencis la studojn en Bordozo, kie li lernis legi kaj skribi kaj alprenis historion de la majstro Stafilio kaj erudicion el la libroj de Marko Terencio Varono.
Tridekjaraĝante, Aŭsonio translokiĝis al Tuluzo ĉe la studejo de sia patrina onklo Arborio, kiu tiam estis la gloro de sia familio, por instruiĝi pri la retoriko kaj elokvento.[3].

Aŭsonio praktikis laŭmallonga tempo la advokatadon, poste tridekjaraĝante ekinstruis retorikon en la lernejo kiun li mem vizitis duminfanaĝe. Lia disĉiplo plej fama estis Ponzio Anicio Meropio Paolino (Paŭleto), estonta episkopo de Nola (Italio), al kiu li adresos, jam maljuniĝante, nome post 390, tri epistolojn versformajn en kiuj li konsilis al Paolino sin dediĉi al la vivo kontempla.[4]

Instruisto de Graciano kaj konsulo[redakti | redakti fonton]

Aŭsonio estis konsiderata unu el la plej kleraj homoj de sia tempo: tion konsiderante, la imperiestro Valentiniano la 1-a alvokis al Romo instruiston spertan per tridek jaroj da instruado, kiel doman instruiston de la filo Graciano[5]. En tiu delikata ofico Aŭsonio pli gajnis la simpation de la imperiestro.

Sekve, kaj por lin kompensi, la imperiestro lin promociis per la plej altaj honoraj titoloj de la ŝato.

En 379, fakte, Aŭsonio estis enoficigita kiel konsulo kune kun Kvinto Klodio Ermogeniano Olibrio. Li partoprenis en la milita kampanjo kontraŭ la Alemanoj: pro tio al li estis donacita ŝvaba junulino nomata Bissula, al kiu li poste dediĉos poezian verkon.

Reveno al Bordozo[redakti | redakti fonton]

Post la forpaso de Graciano Aŭsonio revenis al Bordozo kie li vivis izolite kaj dediĉante sin al la studoj. Al tiu epoko oni reirigas lian konvertiĝon al la kristanismo; laŭ iuj, male, tiu konvertiĝo okazis dum sia restado en Treviro.
Laŭ iuj tiu konvertiĝo eble estus pli supraĵa kaj laŭforma ol intima: radikojn tro profundajn estis allasintaj en li la pagana tradicio kaj la vasta klasika kulturo rilate la familion. Sed aliaj rimarkigas ke lia aliĝo al la kristanismo sin elmontras serioza en la leteroj al Paolino el Nota kaj en la preĝaj formuloj, precipe tiu porpaska kaj en tiuj de la “Efemeridoj”, dum lia paganismo, eĉ tiu mitologia, havas la fizionomion lernejan.

Li mortis en sia naskiĝa urbo ĉirkaŭ 395.[6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La poemo Mosella, detalema versoforma rakonto pri lia vojaĝo, estas taksata lia ĉefverko, sed li verkis ankaŭ multajn epigramojn memorigantajn liajn forpasintajn parencojn kaj epitafojn, kiel la “Parentalian”. Krome li verkis oracion dediĉitan al la memoro de Graciano, versoformajn kaj prozoformajn leterojn adresitajn al Paolino el Nola kaj poste redaktitaj, kaj diversaĵojn diversĝenrajn.

Liaj verkoj estas ŝatataj kaj laŭdataj precipe de la posteularo, sed epoke de Aŭsonio ilin oni taksis malmulte originalaj spite al iliaj klareco kaj fluanteco: pro tio li ne katalogeblas inter la plej studindaj aŭtoroj de la Latina literaturo.

Inter la precipaj verkoj:

  • De Mosella
  • Parentalia
  • Ordo urbium nobilium
  • Ephemeris (Konsideroj kaj preĝoj laŭcirkonstancaj)
  • Gratiarum actio dicta domino Gratiano Augusto
  • Cupido crucifixus (Kupido en infero, turmentita de virinoj allogitaj)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. Jullian, Ausone et Bordeaux, 1893, pp. 9-10.
  2. C. Jullian, cit., pp. 12-16.
  3. C. Jullian, cit., pp. 22-24.
  4. E. Paratore, La letteratura latina dell'età imperiale, 1959, p. 299.
  5. Giusto Monaco, Gaetano de Bernardis, Andrea Sorci: "L'attività letteraria nell'antica Roma", pag. 503-504 - Palumbo, 1982
  6. 63 Aŭsonio estas asteroido kiu memorigas arkajkan poezian nomon de Italio. Malrekte, fone oni povas aperigi tiun kiu per siaj nomo kaj poezio honoris la nomon de Italio.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Decimo Magno Aŭsonio, eldonata de Alessandro Franzoi, Cupido messo in croce ("Kupido en infero" respektive ""amoro krucumita"), Loffredo, 2002. ISBN 978-88-8096-895-5
  • Decimo Magno Aŭsonio, eldonata de Luca Canali, epigramoj, Rubbettino, 2007. ISBN 978-88-498-1862-8
  • Decimo Magno Aŭsonio, eldonata de Maria Elvira Consoli, Mosella. Enkonduko, teksto, traduko al la itala kaj komento, Congedo Editore, 1998. ISBN 978-88-8086-259-8
  • Decimo Magno Aŭsonio, eldonata de Agostino Pastorino, verkaĵoj, UTET, 1996. ISBN 978-88-02-01822-5
  • Decimo Magno Aŭsonio, eldonata de Lucia Di Salvo, Ordo urbium nobilium, Loffredo, 2000. ISBN 978-88-8096-721-7
  • Decimo Magno Aŭsonio, eldonata de Maria Grazia Bajoni, Commemoratio professorum Burdigalensium ("je memoro dela profesoroj de Bordeaux"). Teksto latina kaj traduko al la itala, Le Lettere, 1996. ISBN 978-88-7166-208-4
  • Decimo Magno Aŭsonio, eldonata de Carlo Di Giovine, Technopaegnion, Pàtron, 1996. ISBN 978-88-555-2397-4
  • Decimi Magni Ausonii Opuscola ("verketoj de Aŭsonio"), eldonata de Sesto Prete, Leipzig, Teubner, 1978

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Camille Jullian, Ausone et Bordeaux. Études sur les derniers temps de la Gaule romaine, Bordeaux, Imprimerie Gounouilhou, 1893.
  • Ettore Paratore, La letteratura latina dell'età imperiale, Firenze, Sansoni, 1959
  • Jacques Demogeot, Études sur Ausone, Bordeaux, Lanefranque, 1838.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]