Langon (Ĝirondio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Langon
Langon · Lengon
La urbodomo de Langon
La urbodomo de Langon
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Gironde
Arondismento Langon
Kantono suda Ĝirondio (Sud Gironde)
Urbestro Jérôme Guillem (2020-2026)
Insee-kodo 33227
Poŝtkodo 33210
Demografio
Loĝantaro 7 366 (2020)
Loĝdenso 537,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 44° 33′ N, 0° 15′ U (mapo)44.55306-0.24943999999999Koordinatoj: 44° 33′ N, 0° 15′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 73 m
Areo 13,71 km2
Situo
Langon (Ĝirondio) (Francio)
Langon (Ĝirondio) (Francio)
DEC
Map
vdr

Langon - jen france, prononco [lɑ̃ɡɔ̃], okcitane respektive gaskone Lengon - estas francia komunumo kaj subprefektejo de la departemento departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la samnoma arondismento Langon kaj al la kantono suda Ĝirondio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Garono en Langon

La urbo situas ĉe la suda bordo de la rivero Garono, 40 km sudoriente de Bordeaux. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 7 366 loĝantoj sur areo de 13,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 537 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Saint-Maixant, Mazères, Coimères, Fargues, Roaillan, Saint-Macaire, Saint-Pierre-de-Mons kaj Toulenne.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]