Arnošt Procházka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnošt Procházka
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1869 (1869-11-15)
en Prago
Morto 16-an de januaro 1925 (1925-01-16) (55-jaraĝa)
en Malnova Urbo
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥaportugalaitalafrancanederlandapolarusa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Alia nomo Rudolf Bláha • Alap • Norbert Fomeš • Alois Navrátil • T. A. • Leopold Pudlač vd
Okupo verkistotradukisto • literaturkritikisto • kritikisto • poeto • kolektanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arnošt PROCHÁZKA (naskiĝis la 15-an de novembro 1869 en Prago, mortis la 16-an de januaro 1925 en Prago) estis ĉeĥa literatura kritikisto kaj tradukisto.

Profesie bankoficisto, li fondis (en 1894) organon de ĉeĥaj dekadenculoj Moderní revue ("Moderna revuo"), kiun li redaktis ĝis sia morto. Kritikojn li verkis ankaŭ por aliaj gazetoj. Kiel propagandisto de dekadenco li verkis erotikan poemaron, sed poste dediĉis sin nur al kritiko, tradukado kaj eldonado de modernaj aŭtoroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Prostibolo duše (Malĉastejo de la animo, 1895 - erotikaj poemoj)
  • Odilon Redon (1906)
  • Cesta krásy (Vojo de la belo, 1906)
  • Literární siluety a studie (Literaturaj siluetoj kaj studaĵoj, 1912)
  • Meditace (Meditado, 1912)
  • České kritiky (Ĉeĥaj kritikoj, 1912)
  • Francouzští autoři a jiné studie (Francaj aŭtoroj kaj aliaj studaĵoj, 1912)
  • Na okraj doby (Ĉerande de la epoko, 1912)
  • Polemiky (Polemikoj, 1913)
  • Rozhovory s knihami, obrazy a lidmi (Dialogoj kun libroj, bildoj kaj homoj, 1916)
  • Tanec smrti (Danco de la morto, 1917)
  • Diář literární a umělecký (Taglibro literatura kaj artisma, 1919)
  • Němečtí vlkodlaci (Germanaj luphomoj, 1921)
  • Dnové života (Tagoj de la vivo, 1922)
  • Soumrak (Krepusko, 1924)
  • Torza veršů, torza prózy (Tordoj de versoj, torsoj de prozaĵoj, 1925)
  • Relikviář (Relikvujo, 1928)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.