Pasiva fumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fumo en trinkejo

Pasiva fumado estas nevola enspiro de cigared- aŭ tabakfumo el la aero de la ĉirkaŭaĵo, aparte se enspirita de persono, kiu ne mem fumas.

Tabakfumo enhavas 4.000 diversajn kemiajn substancojn, el kiuj 60 estas kancerigaj. Ĝi estas danĝera kaj por la fumanto kaj por la homoj en la ĉirkaŭo.

Kaj bestoeskperimentoj kaj epidemiologiaj studoj montras, ke pasiva fumado estas riska por la sano, kvankam ĝi estas malpli danĝera ol aktiva fumado.

Pasiva fumado pligrandigas jam ekzistajn malsanojn kaj kreas kancerojn.

Diferencoj inter rekta fumo kaj nerekta fumo[redakti | redakti fonton]

La fumo enspirita rekte de la fumanto ("rekta fumo") okulfrape distingiĝas de tiu, kiu eliras flanken de la cigaredo inter du enspiroj ("nerekta fumo").

Por la kemia diferenco inter la rekta kaj nerekta fumoj plej gravas la temperaturo, je kiu ĝi estiĝas: dum enspirado la brul-temperaturo altiĝas al 950 °C, la nerekta fumo kontraŭe estiĝas el la subbrulanta cigaredo je nur 500 °C.

Je la pli alta temperaturo multaj el la damaĝaj substancoj komplete bruliĝas al karbondioksido kaj akvo, konsekvence la nerekta fumo havas pli altan koncentriĝon de tiuj venenaj kaj kancerigaj substancoj.

Ju malpli forte kaj malpli ofte la fumanto enspiras sian fumon, des pli da damaĝaj substancoj estiĝas. Ekzemple nitrozaminoj estas 400-foje pli koncentritaj en nerekta fumo ol en la rekta. Cigareda fumo estiĝas je 80% kiel nerekta fumo kaj nur je 20% kiel rekta fumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]