Leopoldo la 3-a (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leopoldo la 3-a Sankta)
Sankta
Leopoldo la 3-a
Margrafo de la Orienta Markio
Regado 1095–1136
Antaŭulo Leopoldo la 2-a
Sekvanto Leopoldo la 4-a
Persona informo
Leopold III der Heilige
Naskiĝo 1073
en Melk
Morto 15-an de novembro 1136 (1136-11-15)
en Klosterneuburg
Tombo Monaĥejo de Klosterneuburg vd
Familio
Dinastio Babenbergoj vd
Patro Leopold II vd
Patrino Ida of Formbach-Ratelnberg vd
Gefratoj Ida Babenbergo • Helbirga of Austria • Elisabeth of Austria vd
Edz(in)o Agnes de Waiblingen • nekonata valoro vd
Infanoj Leopoldo, Duko de Bavario • Henry II • Agnes of Babenberg • Otto of Freising • Judith of Babenberg • Gertrude of Babenberg, Duchess of Bohemia • Konrad II. von Babenberg • Adalbert II von Babenberg • Bertha of Austria • Elisabeth von Österreich vd
Profesio
Okupo reganto vd
Sanktulo
Kanonizo 1485 de Inocento la 8-a
Festotago 15-a de novembro
Patroneco Aŭstrio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopoldo la 3-a Sankta (naskiĝinta en 1073 en Gars, mortinta la 15-an de novembro 1136 en Vieno) el la dinastio de Babenbergoj estis de 1095 ĝis 1136 margrafo de la Orienta Markio (la posta Aŭstrio).

Leopoldo estis filo de aŭstra margrafo Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Ida von Formbach-Ratelnberg. En 1095 li ekestis margrafo de Aŭstrio. En la jaro 1106 li edziĝis al Agnes von Waiblingen, filino de imperiestro Henriko la 4-a.

Laŭ legendo, vento forportis la vualon de margrafino Agnes dum ĉasado kaj Leopoldo la 3-a interligis la retrovon de la vualo kun fondo de preĝejo. Tiu ĉi loko estis en Klostronovburgo (germane Klosterneuburg) kaj li fondis tie abatejan preĝejon, nun konata kiel Monaĥejo de Klosterneuburg, kiu estis konsekrata dum 1136.

En la jaro 1385 oni komencis strebi pri lia kanonizo. Li estis kanonizita nur en 1485 de papo Inocento la 8-a. En 1663 Leopoldo la 1-a starigis sian samnomulon kiel protekta patrono de Aŭstrio. La 15-an de novembro, la nom- kaj morttago de Sankta Leopoldo la 3-a, venas al la abatejo ne nur la loĝantoj de Klostronovburgo, sed ankaŭ multaj gastoj el la federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj Vieno – kies landa patrono estas la sankta markizo (margrafo) – kaj multaj turistoj, por rigardi la tombolokon Verduna Altaro. Dum la Leopoldo-Festo estas ankaŭ ekpoziciata la kranirelikvo de Sankta Leopoldo. En la Abateja Bindejo troviĝas la fama "Milsitela Barelo" super kiu ĉiujare, tradicie, glitas multaj vizitantoj. La tradicio estas konata sub la nomo "Barelglitado" (germane Fasslrutschen).