Saltu al enhavo

William Pitt (pli maljuna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Pitt
Persona informo
William Pitt
Naskiĝo 15-an de novembro 1708 (1708-11-15)
en Londono
Morto 11-an de majo 1778 (1778-05-11) (69-jaraĝa)
en Bromley
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Eklezio de Anglio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Triunuo
Eton College
Universitato Utrecht Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Whig Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo William Pitt (pli maljuna)
Memorigilo William Pitt (pli maljuna)
Familio
Patro Robert Pitt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Harriet Villiers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Thomas Pitt of Boconnoc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Hester Pitt, Countess of Chatham (en) Traduki (1754–1778) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
William Pitt (pli maljuna)

William PITT, la pli maljuna, alinome (ekde 1766) grafo de Chatham (15-an de novembro 1708, Londono, Britio – m. 11-an de majo 1778, Hayes, Kent) estis brita ŝtatviro, dufoje (1756–61, 1766–68) kvazaŭa ĉefministro de Britio, li helpis elkonstruon de la brita monda imperio.

Lia patro estis parlamentano (Robert Pitt), lia avo (Thomas) estis gvidanto de la Orient-Hindia Asocio.

Li lernis en Etono, poste unu jaron en la oksforda Trinity College, poste en Universitato de la nederlanda Utrecht. Lin apogis milionulo Lordo Cobham kaj sendis lin al eŭropa rundvojaĝo kaj poste dungis lin en sia armeo.

Pitt heredis en 1735 de sia frato elektan distrikton, tiel li sukcese enparlamentiĝis. Li apartenis - kun Cobham - al opozicio de ĉefministro Siro Robert Walpole, kiu fiaskis en 1742 kaj sekvis lin John Carteret, earlo de Granville.

Pitt iĝis en 1746 vic-trezoristo de Irlando, unu jaron poste ĉefa sold-prizorgisto de la armeo.

Pitt retiriĝis en 1754 - pro sanaferoj - al kuracbanejo Bath, kie aĉetis eĉ domon. Tiam li konatiĝis kun Lady Hester Grenville kiun li edzinigis en novembro de 1754. Ili setlis en Hayes, kie Pitt tute saniĝis.

Li iĝis ĉefministro de Britio kaj refortigis la landon kaj sukcese militiris. Li devis abdiki, kiam li ne povis akceptigi militon kontraŭ Hispanio. Li plu agadis en la politiko -estis ĉefministro de 1766-68-, sed li tute retiriĝis en 1768.

Lia filo estas William Pitt, la pli juna.