Wilhelm Raabe
| Wilhelm Raabe | |
|---|---|
Wilhelm Raabe, portretita de Wilhelm Immenkamp (1911) | |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Wilhelm Karl Raabe |
| Aliaj nomoj | Jakob Corvinus |
| Naskiĝo | 8-an de septembro 1831 en Eschershausen |
| Morto | 15-an de novembro 1910 (79-jaraĝa) en Brunsvigo |
| Tombo | Brunsvigo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Duklando Brunsvigo |
| Familio | |
| Patro | Gustav Karl Maximilian Raabe (mul) |
| Patrino | Auguste Johanne Frederike Jeep (mul) |
| Frat(in)o | Heinrich Raabe (en) |
| Edz(in)o | Bertha Emilie Wilhelmine Leiste (mul) |
| Infanoj | Margarethe Raabe (en) |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto romanisto pentristo |

Wilhelm Raabe [vilhelm rabe] (* 8-a de septembro 1831 en Eschershausen, † 15-a de novembro 1910 en Brunsvigo) estis germana verkisto.
En Magdeburgo li lernis la profesion de librovendisto. En la jaro 1854 li transloĝiĝis al Berlino, kie li vizitis prelegojn pri historio kaj filozofio, kaj ekde 1855 li vivtenis sin kiel libera verkisto: ĝis 1862 en Wolfenbüttel, ĝis 1870 en Stutgarto kaj poste en Brunsvigo.
La verkaro de Wilhelm Raabe konsistas el realismaj, socikritikaj romanoj, rakontoj kaj noveloj.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Die Chronik der Sperlingsgasse (romano, 1857)
- Die schwarze Galeere (novelo, 1861)
- Der Hungerpastor (romano, 1864)
- Abu Telfan (romano, 1868)
- Der Schüdderump (romano, 1870)
- Das Odfeld (rakonto, 1888)
- Stopfkuchen (romano, 1891)

En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]La Nigra Galero / Esperantigita de Fritz Wicke. Unua eldono de 84 paĝoj aperis en 1912 ĉe la Centra Eldonejo en Magdeburgo, dua 64-paĝa eldono sekvis en 1922 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko, kiel kvara volumo de la serio "Internacia Mondliteraturo". Reta eldono de bitlibro, lingve reviziita, publikiĝis en oktobro 2002 ĉe Eldonejo Inko en Stokholmo, kaj intertempe ankaŭ legeblas en vikifontaro.

