Alfredo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alfredo
Member of the Privy Council of the United Kingdom
Alfred-sachsen-coburg-gotha.jpg
Coat of Arms of Alfred, Duke of Saxe-Coburg and Gotha.svg
Ceteraj titoloj duko de Edinburgo,
grafo de Kent kaj Ulster
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1844 (1844-08-06)
en Kastelo Windsor
Morto 30-an de julio 1900 (1900-07-30) (55-jara)
en Kastelo Rosenau
Mortokialo ezofaga kancero [#]
Tombo Coburg [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Familio
Dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao [#]
Patro Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao [#]
Patrino Viktoria de Britio [#]
Gefratoj Viktorino Princino de Unuiĝinta Reĝlando • Alico de Britio • Princess Beatrice of the United Kingdom • Princino Heleno de Britio • Princess Louise, Duchess of Argyll • Prince Leopold, Duke of Albany • Prince Arthur, Duke of Connaught and Strathearn • Eduardo la 7-a [#]
Edzino Maria Aleksandrovna, grandprincino de Rusio [#]
Idoj Alfred, Hereditary Prince of Saxe-Coburg and Gotha • Maria de RumanioVictoria Melita de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Princess Alexandra of Saxe-Coburg and Gotha • Princess Beatrice of Saxe-Coburg and Gotha [#]
Profesio
Okupo filatelisto [#]
Duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao Flagge Herzogtum Sachsen-Coburg-Gotha (1911-1920).svg
Regado 18931900
Antaŭulo Ernesto la 2-a, lia onklo
Sekvanto Karolo Eduardo, duko de Albany, lia nevo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Alfredo Ernesto Alberto (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1844 en Windsor, mortis la 30-an de julio 1900 ĉe Kastelo Rosenau en Rödental) estis reganto de la germana Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao kaj dua filo de reĝino Viktoria de Britio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elektite en 1862 reĝo de Greklando li ne akceptis tiun dignecon. En 1866 li iĝis duko de Edinburgo kaj grafo de Kent kaj Ulster. La 23-an de januaro 1874 li edzinigis, kontraŭ la volo de sia patrino, en Sankt-Peterburgo la granddukinon Maria Aleksandrovna, unusola filino de caro Aleksandro la 2-a (Rusio). En la Brita mararmeo li iĝis en 1886 admiralo, en la germania armeo li estis generalo infanteria.

Post la morto de sia onklo Ernesto la 2-a (1893) li transprenis la regadon en la Duklando Koburgo-Gotao.

Familiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia ununura filo Alfredo suferis sub striktega edukiĝo kaj mortis antaŭ la patro en sanigejo Martinsbrunn apud Meran, pro memmortigo. La patro kulpigis pri tio sian edzinon kaj komencis drinki.

La plej proksima heredanto estis lia pli juna frato Arturo, duko de Connaught. Tiu tamen rezignis la tronon kaj lasis la heredon al la idoj de plia frato, la linio de la dukoj de Albany. Pro tio la sekva duko de Koburgo-Gotao fariĝis nevo de Alfredo, Karolo Eduardo, duko de Albany, estante sub kuratoreco de Ernesto de Hohenlohe-Langenburg, bofilo de Alfredo.

Inter la kvar filinoj de Alfredo edziniĝis la plej maljuna, Maria, kun la kronprinco de Rumanujo, la dua (Viktoria) kun grandduko Ernesto de Hesio (divorco en 1902), la tria (Aleksandra) kun la heredprinco Ernesto de Hohenlohe.

En lia honoro konstruitis la Stacidomo Reinhardsbrunn en Turingio laŭ brita konstrustilo kun princa pavilono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Heinz Wocker: Königin Victoria – Die Geschichte eines Zeitalters. Wilhelm Heyne Verlag, München 1991, ISBN 3-453-55072-2.
  • David Duff: Victoria und Albert – Eine königliche Liebe. Wilhelm Heyne Verlag, München 1990, ISBN 3-453-04262-X.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 1. Leipzig 1905, p. 314, kio legeblas tie ĉi interrete.