Alfredo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfredo
Duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao
Ceteraj titoloj duko de Edinburgo,
grafo de Kent kaj Ulster
Persona informo
Alfred I, The Duke of Saxe-Coburg and Gotha
Alfred I, Der Herzog von Sachsen-Coburg und Gotha
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1844 (1844-08-06)
en Kastelo Windsor
Morto 30-an de julio 1900 (1900-07-30) (55-jaraĝa)
en Kastelo Rosenau
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Coburg vd
Religio Eklezio de Anglio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Subskribo Alfredo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)
Familio
Dinastio dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Britio • Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Patro Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Patrino Viktoria de Britio vd
Gefratoj Viktorino Princino de Unuiĝinta Reĝlando • Eduardo la 7-a • Alico de Britio • Princino Heleno de Britio • Princess Louise, Duchess of Argyll • Prince Arthur, Duke of Connaught and Strathearn • Prince Leopold, Duke of Albany • Princino Beatrico de Britio vd
Edz(in)o Maria Aleksandrovna, grandprincino de Rusio vd
Infanoj Alfred, Hereditary Prince of Saxe-Coburg and Gotha • Maria de RumanioVictoria Melita de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Princess Alexandra of Saxe-Coburg and Gotha • stillborn son Saxe-Coburg and Gotha • Princess Beatrice of Saxe-Coburg and Gotha vd
Profesio
Okupo filatelistopolitikisto • aristokrato vd
Duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dum 18931900
Antaŭulo Ernesto la 2-a, lia onklo
Sekvanto Karlo Eduardo, duko de Albany, lia nevo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfredo Ernesto Alberto (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1844 en Windsor, mortis la 30-an de julio 1900 ĉe Kastelo Rosenau en Rödental) estis reganto de la germana Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao kaj dua filo de reĝino Viktoria de Britio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elektite en 1862 reĝo de Greklando li ne akceptis tiun dignecon. En 1866 li iĝis duko de Edinburgo kaj grafo de Kent kaj Ulster. La 23-an de januaro 1874 li edzinigis, kontraŭ la volo de sia patrino, en Sankt-Peterburgo la granddukinon Maria Aleksandrovna, unusola filino de caro Aleksandro la 2-a (Rusio). En la Brita mararmeo li iĝis en 1886 admiralo, en la germania armeo li estis generalo infanteria.

Post la morto de sia onklo Ernesto la 2-a (1893) li transprenis la regadon en la Duklando Koburgo-Gotao.

Familiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia ununura filo Alfredo suferis sub striktega edukiĝo kaj mortis antaŭ la patro en sanigejo Martinsbrunn apud Meran, pro memmortigo. La patro kulpigis pri tio sian edzinon kaj komencis drinki.

La plej proksima heredanto estis lia pli juna frato Arturo, duko de Connaught. Tiu tamen rezignis la tronon kaj lasis la heredon al la idoj de plia frato, la linio de la dukoj de Albany. Pro tio la sekva duko de Koburgo-Gotao fariĝis nevo de Alfredo, Karlo Eduardo, duko de Albany, estante sub kuratoreco de Ernesto de Hohenlohe-Langenburg, bofilo de Alfredo.

Inter la kvar filinoj de Alfredo edziniĝis la plej maljuna, Maria, kun la kronprinco de Rumanujo, la dua (Viktoria) kun grandduko Ernesto de Hesio (divorco en 1902), la tria (Aleksandra) kun la heredprinco Ernesto de Hohenlohe.

En lia honoro konstruitis la Stacidomo Reinhardsbrunn en Turingio laŭ brita konstrustilo kun princa pavilono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Heinz Wocker: Königin Victoria – Die Geschichte eines Zeitalters. Wilhelm Heyne Verlag, München 1991, ISBN 3-453-55072-2.
  • David Duff: Victoria und Albert – Eine königliche Liebe. Wilhelm Heyne Verlag, München 1990, ISBN 3-453-04262-X.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 1. Leipzig 1905, p. 314, kio legeblas tie ĉi interrete.