Imperia Konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝo Georgo la 5-a (side, centre) kun siaj ĉefministroj en 1926. Stare (maldekstre dekstren): Walter Stanley Monroe (Novlando), Gordon Coates (Nov-Zelando), Stanley Bruce (Aŭstralio), J. B. M. Hertzog (Unio de Sud-Afriko), W. T. Cosgrave (Irlanda Libera Ŝtato). Side: Stanley Baldwin (Unuiĝinta Reĝlando), Reĝo Georgo la 5-a, William Lyon Mackenzie King (Kanado).

Imperia Konferenco (en angla Imperial Conferences kaj Colonial Conferences antaŭ 1907) estas termino en politiko kiu referencas al periodaj kunsidoj de registarestroj el memregantaj kolonioj kaj dominioj de la Brita Imperio inter 1887 kaj 1937, antaŭ la establado de regulaj Kunsidoj de Ŝtatestroj de la Komunumo de Nacioj en 1944. Ili okazis en 1887, 1894, 1897, 1902, 1907, 1911, 1921, 1923, 1926, 1930, 1932 kaj 1937.

Ĉiuj konferencoj okazis en Londono, la sidejo de la imperio, escepte tiuj de 1894 kaj 1932 kiuj okazis en Otavo, la ĉefurbo de la plej veterana "Dominio de la Krono". La konferenco de 1907 ŝanĝis la nomon de la kunsidoj al Imperiaj Konferencoj kaj interkonsentis, ke la kunsidoj okazu ekde tiam regule anstataŭ okazado nur kiam transmaraj ŝtatestroj vizitad Londonon por reĝaj aferoj (ekz. jubileoj kaj kronigoj).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Keith, A.B. The Government of the British Empire (1935).
  • Olson, James S., eld. Historical Dictionary of European Imperialism (1991) pp 292–300; Covers 1907, 1911, 1921, 1923, 1926 and 1932
  • Palmer, G.E.H. Constitution and Cooperation in the British Commonwealth (1934)